Pli ol vian poĉon mi preferas fritadon de la maco, kiun mi poste kaĉigos.
Knabo, spiregante, alkuras bervalan policejon.
— Tuj venu! Nuda kadavro kuŝas sur la plaĝo.
— Ĉu vira aŭ virina?
— Mi ne scias, la kraboj formanĝis la diferencon.
S-ino Kruko skoldas sian servistinon
— Manjo, kial mi surprizis vin jam du fojojn kisanta la leterportiston en la kuirejo?
— Sinjorino, nur tial ke vi surmetis viajn pantoflojn.
Viro venas al hospitalo kun bandaĝita brako. La kuracisto demandas.
— Kiel tio okazis al vi?
— Mi volis eviti infanon.
— Verŝajne, via aŭto trafis arbon?
— Ne, mi falis el la lito.
Juĝisto: — Kion vi faris per la ŝtelitaj 2000 steloj?
Akuzito: — Mi kuŝis kun Linda.
Juĝisto: — Vi mensogas. Linda postulas nur 1250 stelojn.
Kruko revenas hejmen tute ebria. Surstrate li aŭdas, ke iu krias post li:
— Kokrito!
Kruko turnas sin kaj vidas krokodilon, kiu, sekvante lin, senĉese blekas:
— Kokrito!
Kruko minacas la beston:
— Se vi plu insultos min, mi faros al vi malagrablaĵon.
La krokodilo rediras:
— Kokrito!
Tiam Kruko ŝovas manon en la buŝegon de la krokodilo, atingas la voston, kaj, tirante, renversas ĝin kvazaŭ ganton. Poste li kontente paŝas plu hejmen. Sed subite li aŭdas voĉon post si:
— Otirkok!
Baniko invitas Krukon:
— Venu vespermanĝi al ni morgaŭ.
— Neeble, morgaŭ okazos recitalo de Farigo.
— Do, ĵaŭde.
— Ne, ĵaŭde Farigo denove faros recitalon.
— Eble dimanĉe?
— Mi ne povos. Dimanĉe Farigo ludos pianon en la konservatorio.
— Sed, Kruko, mi ne sciis, ke vi estas tia muzikŝatanto. Ĉu vi ĉeestas ĉiujn recitalojn de Farigo?
— Ne, sed tiutempe mi povas trankvile viziti s-inon Farigo.
Monaĥino alpaŝas putinon deĵorantan sur trotuaro de malbonfama kvartalo kaj timeme demandas ŝin, kiom ŝi enspezas pokliente. Aŭdinte mirigan sumon, ŝi rekuras al sia monakejo, kie atendas la abatino.
— Ha! patrina moŝto, ni estis vere stultaj! De nun ni ne kontentiĝu per po unu tabuleto da ĉokolado de la monaĥineja pastro.
Estis bonega pikniko, kvankam vi forgesis la manĝaĵon.
Kruko konsultas kuraciston.
— Sinjoro doktoro, mi sentas min tre laca.
La kuracisto aŭskultumas Krukon, esploras ĉiujn liajn organojn kaj poste demandas lin pri lia seksumado.
— Nu, sinjoro doktoro, mi devas zorgi pri la bezonoj de mia edzino.
— Certe. Kiom ofte?
— Nu, du aŭ tri fojojn ĉiutage.
— Ho, ho, vi estas arda ulo.
— Kaj, se mi ne vizitus nian servistinon en ŝia ĉambro ĉiuvespere, ŝi certe ne estus kontenta.
— Via edzino kaj la servistino? Mi esperas, ke tio sufiĉas al vi.
— Jes, aŭ, pli ĝuste diri, ne… De kelkaj monatoj nia najbarino tiel okulumis min, ke… vi komprenas, ĉu ne? sinjoro doktoro. Kaj, ĉar mi estas honesta, mi ne volas forlasi mian malnovan amikinon; mi omaĝas ŝin posttagmeze. Kaj iafoje kun s-ino Baniko mi…
— Ne parolu plu. Estas tute normale, ke tia vivo lacigas vin.
— Ha, sinjoro doktoro, vi trankviligas min. Mi ja kredis, ke mia laco devenas de la masturbado.
Nova, juna servistino ĵus trovis en la lito de gesinjoroj Kruko etan, ŝrumpintan kaŭĉukan ingon. Ŝi tenas la objekton en mano kaj observas ĝin kun scivola mieno. Ŝin surprizas s-ino Kruko, enirante la dormoĉambron.
— Nu, Berta, ĉu vi neniam vidis tion? Kiel oni amoras en via vilaĝo?
— Sinjorino, mi jam ofte amoris, sed mi neniam senhaŭtigis iun.
— Inter kiuj piedfingroj virino ŝatas esti tiklata?
— Inter la dikfingroj.
Knabeto, rigardante tre serurtruo de la gepatra dormoĉambro, murmuras:
— Mi ŝatus scii, kial panjo punas min, kiam mi suĉas nur mian dikfingron.
Viro plendas al kuracisto, ke lia edzino ne havas infanojn.
— La plej bona rimedo estas restado en la banurbo Fontoreĝa.
— Sinjoro doktoro, ni estis tie ses semajnojn, sed tio ne efikis.
— Kompreneble, se ankaŭ vi mem estis tie…
S-ino Baniko havas bluenigran okulon. Amikino miras:
— Kiu do tiel kontuzis vian okulon?
— Mia edzo batis min hieraŭ vespere, ĉar li surprizis min en la brakoj de Kruko.
— Sed mi kredis, ke s-ro Baniko forvojaĝis.
— Ankaŭ mi kredis tion.