(por la grafino Mambolino)

Malgraŭ la puro de la marko la leterportisto stopos vian poŝtaĵon.

Longa sekeco

Kunvenis ĉiuj viroj el Bervalo, por aŭdi prelegon de moderna seksologo. La profesoro petas:

— Levu la manon kiu seksumas du fojojn semajne.

Multaj manoj leviĝas.

— Ankaŭ kiu havas rilatojn du fojojn monate levu la manon.

Leviĝas ankoraŭ kelkaj manoj.

La demandado daŭras ĝis la profesoro diras:

— Kiu seksumas nur unufoje dum jaro anoncu vin.

Maljuna viro stariĝas kun tiom ĝoja mieno, ke la seksologo miras:

— Kial tio ridigas vin?

— Tial ke tio okazos hodiaŭ vespere.

Du manoj faras ĉion

La okjara filino de Kruko vespere petas sian patrinon:

— Panjo, bonvolu min senvestigi.

— Vi estas jam sufiĉe granda kaj povas senvestiĝi sola.

— La servistino estas pli granda ol mi, sed tamen hieraŭ paĉjo ŝin senvestigis.

* * *

Juĝisto: — Kial vi volas eksedziniĝi?

Plendantino: — Ekde la edziĝofesto mia edzo alparolis min nur kvin fojojn.

Juĝisto: — Ĉu vi havas infanojn?

Plendantino: — Jes, sinjoro juĝisto, kvin.

Kredu min, sinjorino

S-ino Baniko rimarkas sur la vizaĝo kaj ankaŭ aliloke aknojn, kiuj igas ŝin timi pri venerea malsano. Ŝi tuj iras al kuracisto kaj klarigas al li sian maltrankvilon. Li petas ŝin senvestiĝi kaj zorge ekzamenas ŝin. Subite li demetas sian pantalonon kaj impetas al s-ino Baniko, kiu mirigite ekkrias:

— Kion do vi faras, sinjoro doktoro?

— Mi trankviligas vin, sinjorino. Mi nur trankviligas vin.

La arto fariĝi centjara

Maljunulo festas sian centan naskiĝtagon. Raportistoj de Heroldo de Bervalo intervjuas lin:

— Ĉu vi povas konfidi al ni la sekreton de via grandaĝeco?

— Jes, mi neniam drinkis, mi estas rigora vegetarano, mi ĉiam vivis ĉaste, mi…

Subite aŭdiĝas terura bruego en la apuda ĉambro, virinaj ridoj, laŭta kantaĉo de ebriulo.

— Kio estas tio? — miras la ĵurnalistoj.

— Ne atentu, — diras la centjarulo. — Simple mia patro, kiel kutime, malfrue revenas post sia diboĉa rondiro.

En ĉiu brusto estas sia gusto

En bervala ŝpinejo la produktado malprogresas. Antaŭ du monatoj dungiĝis nova laboristino, kiu posedas nekredeble dikan bruston. Ŝiaj kolegoj nur strabas al ŝia strikta pulovero; la kasisto, la sekretario, la subdirektoro revas pri ŝia plena mamzono. La ŝpinejon minacas bankroto.

La direktoro decidas agi. Li venigas la mamulinon en sian oficejon.

— Fraŭlino, mi bedaŭras, sed mi devas maldungi vin.

— Kial do, sinjoro direktoro? Ĉu mi ne konvene faras mian laboron?

— Jes ja, sed…

— Mi neniel kulpas.

— Fraŭlino, via brusto! Ĉu vi ne rimarkis, ke via brusto konfuzas mian tutan entreprenon?

— Ĉu tio estas la sola kialo?

— Jes.

La laboristino ekridas, suprenfaldas sian puloveron, malkroĉas siajn kaŭĉukajn mamojn kaj ĵetas ilin en la paperkorbon.

— Ĉu nun mi rajtas labori plu, sinjoro direktoro?

— He, he, jes.

Post ŝia eliro li longe meditas, subite demetas sian protezan dentaton kaj ĵetas ĝin en la paperkorbon, dirante:

— Mordu do ilin! Vi jam delonge avidis tion.

En la ventro murmuro

Kruko kuŝas en malsanulejo pro grava flegmono en la gorĝo. Li ne plu povas paroli, kaj oni nutras lin per klisteroj.

Matene flegistino alportas kafon kun lakto kaj komencas enŝpruci la trinkaĵon en lian postaĵon. Kruko eligas protestan ĝemon. La flegistino haltas kaj demandas:

— Ĉu tro varmas?

Kruko prenas paperon kaj skribas: «Vi forgesis la sukeron».

* * *

Kuracisto: — Stranga estas via kazo. Unuafoje mi vidas varikojn sur generilo.

Paciento: — Eble pro ĝia tro ofta starado, sinjoro doktoro.

La rabistoj

Piratoj atakis turistan ŝipon kaj elirigis la pasaĝerojn sur la ferdekon. La pirata ĉefo ordonas:

— La virinojn ĵetu en oceanon, kaj la virojn ni fiku.

Iu malaplombe rimarkigas:

— Ĉu oni fikas virojn?

Ĉiuj viroj demetas la pantalonojn kaj turnas la postaĵojn al la piratoj:

— Fikas! certe oni fikas!

Sep fratoj

Junulino venas al la paradizo. Ĉar por virgulinoj estas rezervita aparta angulo, ŝi devas submeti sian himenon al la ekzameno de anĝelo-kontrolisto. Post momento la anĝelo, embarasite, venas al sankta Petro:

— Tion mi neniam vidis antaŭe. Ŝi havas sep etajn truojn.

— Tio ne gravas. Ŝi rajtas tamen iri al la virgulinejo. Kiel ŝi nomiĝas?

— Neĝulino.

Rakontoj al mia belulino

Kiam Kruko estas unuafoje sola kun bela sinjorino, li kutime rakontas jenan fableton:

Juna leporino forlasis la gepatran domon, por promeni. Ŝi tial vagis, ke vespere ne povis trovi la vojon hejmen. Ŝi renkontas maljunan leporon:

— Sinjoro leporo, ĉu vi povas indiki al mi, kiel mi revenu hejmen?

— Volonte, sed unue mi volas fari al vi paf paf.

— Sed mi estas tiom juna kaj senkulpa.

— Tio estas la kondiĉo.

Ŝi vane ploras, li faras al ŝi paf paf, kaj poste li indikas al ŝi la vojon. Sed li erarigas ŝin, kaj ŝi denove kuras, kuras, ne retrovante la ĝustan direkton. Feliĉe ŝi renkontas alian maljunan leporon.

— Sinjoro leporo, ĉu vi povas indiki al mi, kiel mi revenu hejmen?

— Volonte, sed unue mi volas fari al vi paf paf.

— Ĉiuj viroj estas samaj. Ili pensas nur pri tio.

Ne utilas la ĝemado. Li faras al ŝi paf paf, kaj poste indikas al ŝi la vojon. Post du minutoj ŝi estas ĉe siaj gepatroj.

Post la rakonto Kruko demandas sian kunulinon:

— Ĉu vi scias, kial la unua leporo mensogis kaj la dua diris la veron?

— Ne.

— Ĉu vi ŝatus scii tion?

— Ho jes. Mi petas, diru tion al mi.

— Volonte, sed unue mi ŝatus fari al vi paf paf.

Загрузка...