(por cisterciano)

Frapisto ne penetru en tiun tendon: ĝi estas rezervita al paca skermo.

Jen fluis riveret' antaŭ mi

Kruko kaj Baniko sidas jam de longe en drinkejo. Proksimiĝas nekonata ŝercemulo.

— Mi vetas kun vi ducent stelojn, ke mi povas mordi mian dekstran okulon.

— Neeble, — diras Baniko.

Li vetas. La nekonato demetas sian vitran okulon kaj mordas ĝin.

— Nun mi vetas ducent stelojn, ke mi povas mordi la alian okulon.

— Neeble, — diras Kruko.

Li vetas. La nekonato demetas sian protezan dentaron kaj per ĝi mordas la maldekstran okulon.

— Ek al nova veto. Mi povas pisi sur vin ne malsekigante vin.

— Mi estas scivola, — diras Kruko. — Mi kontrolos, ĉu tiu sinjoro vere ne malsekigas vin.

La nekonato komencas malplenigi sian vezikon, kaj flava likvaĵo ŝprucas sur la krurumojn kaj la ŝuojn de Baniko.

Subite Baniko kriegas:

— Haltu! haltu! Fia porko, mi estas jam tute malseka.

Kruko riproĉas la nekonaton:

— Kial vi faris tion?

La nekonato kviete respondas, rebutonante sian pantalonon:

— Mi kompatis. Mi ne volis, ke vi perdu ĉiujn vetojn.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante

Kruko estas ebria. Ĉiufoje, kiam li estas ebria, li estas amorema. Ĉar s-ino Kruko jam dormas, li vekas ŝin, por plenumi la geedzan devon. Ŝi malvolonte helpas lin:

— Ne, ne tiel. Iom pli supren. Ha! vi dolorigas min. Atentu do. Iom pli malsupren. Aŭ! vi ŝiris haron. Ne, tio estas mia femuro. Iom dekstren.

Fine Kruko blekas malpacience:

— Mil diabloj! Tuj mi faros truon tie, kie mi troviĝas.

Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron

S-ino Kruko plendas al kuracisto, ke ŝia edzo jam ne estas tiom arda, kia li estis antaŭ kelkaj jaroj.

— Metu tiujn tablojdojn en lian manĝaĵon, kaj baldaŭ vi rimarkos ĉe via edzo novan impetemon.

Post du semajnoj la kuracisto renkontas s-inon Kruko surstrate.

— Nu, sinjorino, ĉu la medikamento helpis?

— Ha! sinjoro doktoro, ĉar mia edzo havas malbonan kutimon legi gazeton ĉetable, mi metis al li, nerimarkite, kvar tablojdojn en la supon. Poste li formetis la gazeton kaj rigardis min per frandemaj okuloj. Poste li diris al mi: «Ne restu do kontraŭ mi. Venu sidiĝi apud mi». Kaj poste, ha! sinjoro doktoro, li renversis min sur la tablon kaj li min… Ho! sinjoro doktoro, mi ruĝiĝas rememorante pri tio.

— Tamen vi ja deziris tion, sinjorino.

— Jes ja, sed ne en restoracio.

Servokapabla

Rekrutoj staras nudaj antaŭ la ekzamenantaro. Militista kuracisto demandas junan bervalanon:

— Kion signifas tiu ENTO tatuita sur via vira organo?

— Mi estas fervora esperantisto, sinjoro kapitano, kaj en certaj gloraj momentoj miaj amikinoj povas tie legi la vorton ESPERANTO.

Post horo la kuracisto denove vidas fortikan bervalanon kun generilo ornamita per ENTO.

— Ha, ha, ankaŭ ĉe vi oni povas iafoje legi ESPERANTO, ĉu ne?

— Ne, sinjoro kapitano, — fiere diras la rekruto. — Ĉe mi estas legebla EN LA MONDON VENIS NOVA SENTO!

Загрузка...