(por sekretariino de lignokomercisto)

Tiu pago sufiĉas por konduki mastojn al la ĉefurbo.

Gardu la ...acon, Homoj de l' Tero!

S-ino Baniko avertas sian filinon, kiu iras unuafoje al balo kun la filo de Kruko:

— Atentu. Se li kondukus vin en sian ĉambron kaj grimpus sur vin, li senhonorigus nian familion.

La sekvan matenon f-ino Baniko gaje klarigas:

— Panjo, lian familion senhonorigis mi.

Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara!

Junulo proponas al nova amikino:

— Ni provu vivi kune dum kelka tempo, kaj, se ni rimarkos, ke ni faris eraron, ni simple disiĝos.

Ŝi moke rebatas:

— Ĉu la eraro portos vian nomon aŭ la mian?

Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far' !

Kuniklo klarigas al sia juna filo, kiel amori:

— Ni kunikloj kutimas rapidi. Do rapidu, sed estu ĝentila al via kuniklino.

Ĉar la praktiko superas la teorion, la kuniklido iras kun sia patro sur herbejon, por montri, ke li bone asimilis la lecionon.

Junaj kaj maljunaj kuniklinoj estas pretaj helpi la lernanton. Ili vicigas sin, kaj baldaŭ oni aŭdas:

— Bonan tagon, sinjorino — Dankon, sinjorino — Bonan tagon, sinjorino — Dankon, sinjorino — Bonan tagon, sinjorino — Dankon, sinjorino — Bonan tagon, sinjorino… Ho! pardonu, paĉjo!

* * *

S-ino Baniko ricevas de amanto ĉinĉilpeltan mantelon. Ne sciante, kiel klarigi tiun akiraĵon al sia edzo, ŝi portas ĝin al lombardisto kaj ricevas 500 stelojn. Vespere ŝi deklaras al Baniko:

— Karulo, mi trovis sur trotuaro lombardan bileton. Ĉu vi ne povus morgaŭ iri al la lombardisto, por ricevi la mantelon menciitan sur la bileto?

La sekvan tagon ŝi ege miras, kiam Baniko alportas al ŝi malnovan kuniklopeltaĵon. Sed kion ŝi diru? Ŝi ne povas perfidi sian artifikon.

Post kelkaj tagoj ŝi komprenas la tutan aferon, kiam vidas la novan sekretariinon de Baniko vestita per la ĉinĉilpelta mantelo.

La nekonata konato

Iu surprizas fremdan viron en sia lito. Li krias:

— Via fizionomio ne estas al mi nekonata.

— Kompreneble, mi estas la patro de viaj infanoj.

Sendanĝereco de Francujo

Pariza junulino konatiĝas kun junulo. Ŝi invitas lin:

— Vizitu min hodiaŭ vespere. Kiel ĉiun sabaton miaj gepatroj iros en kinejon, kaj dume ni estos trankvilaj.

Li junulo iras en apotekon, kie li aĉetas kondomojn, kaj vespere li sonorigas ĉe la pordo de sia nova amikino. Ŝia patro bonvenigas lin kaj diras:

— Sinjoro, vi verŝajne venos kun ni al la kinejo.

Antaŭ la miranta amikino la junulo tuj akceptas.

Kial?[4]

* * *

Juĝisto: — Vi asertas, ke vi estis perfortita de tiu ulo. Kiam?

Atestantino: — Pasintsomere en julio, aŭgusto kaj tri fojojn en septembro.

Bezono estas plej forta ordono

Junaj geedzoj estas invititaj al vesperkunveno. La viro, revenante de sia oficejo, trovas sian ĉarman edzinon preta. Vidante ŝiajn preskaŭ nudajn mamojn en la dekoltaĵo, ŝiajn allogajn ennilonigitajn krurojn, li subite fariĝas amorema. Ŝi ribelas, dirante:

— Karulo, estas neeble. Nun ni devas iri al la kunveno.

La edzo tiel insistas, ke ŝi fine konsentas:

— Nu, bone, karulo, sed ni rapidu. Kion mi demetu: miajn gantojn, mian lipruĝon aŭ mian kalsoneton?

Du militas — tria profitas

Vojaĝa komizo, revenante hejmen, trovas nekonatan viron kuŝanta kun lia edzino. Li prenas revolveron, mortigas la nekonaton kaj per dua kuglo sin mem.

Tuj la malfidela edzino leviĝas, iras al ŝranko, malfermas ĝin kaj ĝoje diras al viro kaŝita tie:

— Karulo, venu tuj amori min. Mortis ambaŭ kokritoj.

En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo

Kruko diras al Baniko:

— Hieraŭ mi rakontis al via edzino tiom komikan ŝercon, ke pro ridego ŝi falis el la lito.

Unua atesto estas la vesto

Vespere policano revenas hejmen pli frue ol kutime. Lia edzino krias el la geedza lito:

— Karulo, ne ŝaltu la lumon: mi havas kapdolorojn.

La policano senvestiĝas, dum ŝi cerbumas, kiel eskapigi la amoranton kaŝitan en la lito. Kiam la edzo proksimiĝas, ŝi ĝemas:

— Karulo, mi havas tiajn kapdolorojn! Ĉu vi ne povus iri en apotekon por aĉeti tablojdojn?

La policano revestas sin en la mallumo kaj eliras el la loĝejo. Kiam li sonorigas ĉe la pordo de la apotekisto, kiu nokte deĵoras, tiu miregas. La policano demandas:

— Kial vi rigardas min tiel? Ĉu vi ne rekonas min?

— Jes, certe. Vi estas sinjoro Punbato, la policano el la Kradostrato.

— Nu.

— Kial do vi nun surhavas fajrosoldatan uniformon?

* * *

La oficistarestro de aŭta fabriko devas dungi novan sekretariinon. Iam prezentiĝas al li granda, seksalloga, ege ŝminkita virino. Ŝi sidiĝas en fotelon, malavare montras siajn krurojn kaj klarigas, bruligante cigaredon:

— Mi venis por la ofico de sekretariino.

— Ĉu vi scipovas tajpi, stenografii, k.t.p.?

La belulino respondas per frandema buŝo:

— Tute ne, bela knabego. Tamen dungu min. Tion vi ne bedaŭros. Tuj post kiam mi estos la edzino de la direktoro, mi zorgos pri la pliigo de via salajro.

Mistero de doloro

Juna fianĉo iras al kuracisto, ĉar de pluraj tagoj li sentas malagrablan jukon ĉe sia vira organo. La kuracisto trankviligas lin:

— Tio ne estas grava. Vi nur banu ĉiutage la doloran parton en varmeta lakto.

Dum la edziĝonokto la junulo ne plu pensas pri la jukado, kaj regalas sian novan, naivan edzinon per belega amkoncerto. Sed poste remanifestiĝas la doloretoj. Li leviĝas, iras en la kuirejon kaj varmigas lakton.

Ne vidante lin reveni, la scivola edzino ellitiĝas, piedpinte iras al la kuirejo kaj diskrete enrigardas. Ŝi vidas lin stari antaŭ la tablo kaj trempi la plezurigilon en bovlon da lakto.

— Nu, — diras al si la naivulino. — Mi ne sciis, ke tio estas reŝarĝebla kiel fontoplumo.

* * *

S-ino Kruko vekas sian edzon je la unua matene.

— Estas terure. Mi ĵus sonĝis, ke vi trompas min kun Aloda.

En duona dormo Kruko grumblas:

— Estas stulte tial veki min. Jam de du semajnoj mi ĉesigis ĉiujn amrilatojn kun Aloda.

Mi en li

En pederastia rondo (aŭ medio, se vi preferas) iu deklaras:

— Mia kaco estas vere fama.

Al la mirantoj li aldonas:

— Jes, oni trovas ĝin en ĉies buŝoj.

— Je mil diabloj! Kie estas la ŝlosilo?

Загрузка...