(por malĉasta soldato)

Ne pro la kaĉo, sed pro la supo konvenas kantinistino al milita edzo.

* * *

Cirko restis du semajnojn en Bervalo, kaj nano estas akuzita pri seksatenco al juna surdmutulino. Ŝi komprenigis per gestoj, ke por tio li uzis sitelon. Lia advokato alportigas sitelon, petas la nanon grimpi sur ĝin kaj povas facile konvinki la juĝantaron, ke eĉ tiel la akuzito ne povas atingi sufiĉan altecon, por perforti la virinon. Malgraŭ la gestado de la surdmutulino, la juĝisto do absolvas lin.

Antaŭ la pordo de la tribunalo la nano dankas sian advokaton:

— Estas bone, ke ili ne povis pruvi mian kulpecon.

— Sed vi ja ne povis…

— Kompreneble, mi povis. Mi ĵetis la sitelon sur ŝian kapon kaj pendis de la anso.

A new approach

Estante en Novjorko, Kruko iam preterpasas domon, sur kiu li legas surskribon: «Instituto por malgrasigo — Rezulto garantiata».

Li eniras kaj informiĝas.

— Ni havas tri apartajn procedojn, — diras la sekretariino. La unua kostas 10 dolarojn, la dua 20, kaj la tria — 50 dolarojn.

— Komence mi provu la 10-dolaran metodon.

— Bone, eniru tiun ĉi ĉambron, senvestiĝu kaj atendu.

Kruko obeas, kaj baldaŭ aperas belega blondulino tute nuda, kiu diras al li:

— Se vi kaptos min, vi posedos min.

Li tuj kuras post ŝin, sed ŝi estas facilmova, kaj lin ĝenas lia ventro. Ŝi kuregas, saltas super seĝoj kaj tabloj, kaj ĉiufoje, kiam Kruko pensas, ke li kaptas ŝin, ŝi eskapas. Post horo la blondulino malaperas, kaj Kruko konstatas sur pesilo, ke li perdis du funtojn.

En la sekva tago li revenas kaj petas la 20-dolaran metodon. En la ĉambron eniras mirinde bela nuda virino kun longaj nigraj haroj, kun nekredeble bela brusto, kun …, kaj ŝi diras:

— Se vi kaptos min, vi posedos min.

Denove Kruko kuras, galopas, saltas, sed vane, vane. Li sukcesas nun perdi kvar funtojn.

En la tria tago entuziasmita Kruko decidas, ke nepre kaptos la 50-dolaran belulinon. Li senvestiĝas en la ĉambro kaj atendas kun batanta koro. La pordo malfermiĝas kaj eniras granda atleta negro, kiu diras al li:

— Se mi kaptos vin, mi posedos vin.

Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias

Vartistino kondukas infanojn al la zoologia ĝardeno.

— Ĉu vi vidas? Tio estas cikonio, la birdo, kiu alportas bebojn en la familiojn.

La knabeto turnas sin al sia fratino:

— Ĉu ni diru al ŝi la veron, aŭ ni lasu ŝin morti stulta?

Jen kiaj ni estas!

Monaĥino petveturas. Ŝi nun sidas de duonhoro en kamiono, kiam la ŝoforo proponas:

— Ni haltu, fratina moŝto. Venis tempo por manĝeto kaj ripozeto.

Ili eliras el la aŭto, kaj la monaĥino akceptas panon, kolbason kaj ruĝan vinon de la kamionisto. Poste la viro sterniĝas en ombro, sur freŝa musko.

— Fratina moŝto, ĉu vi ne ŝatus iom siesti apud mi?

— Volonte.

Kiam la ŝoforo vekiĝas, li ekvidas la surojn de la religiulino kaj reflekse ekkaresas ilin. Ŝi eksaltas.

— Sinjoro, kion vi faras?

— Mi kutime amoras post la siesto.

— Sed, kompatindulo, ĉu vi forgesis mian voton pri ĉasteco?

Ili diskutas pri votoj, pri ĉasteco, abatinoj, volupto, pentoĉemizoj kaj fine venas al jezuita kompromiso:

— Sinjoro, se vi nepre volas preni min, nur malantaŭe.

Ŝi surgenuiĝas, levas la kuton, prezentas sian … kompromison, kaj la voto estas savita.

Poste ili babilas, ripozante:

— Ĉu la ŝarĝaŭto apartenas al vi?

— Fratina moŝto, mi konfesu, ke mi hodiaŭ matene eskapis el la bervala malliberejo kaj ŝtelis tiun kamionon.

Tiam ridklukas la monaĥino:

— Ankaŭ mi konfesu, ke mi estas nur kelnero ĉe la bervala stacibufedo.

Unufingraj melodioj

Juna japano revenis el Bervalo, kie li restis du monatojn, por lerni la lingvon. Lia patro ekzamenas lin pri liaj konoj:

— Ĉu vi povas diri al mi, kiel oni nomas la kvin fingrojn?

— Jes. Unue la polekso, due la montra fingro, trie la ŝerco…

— Ĉu la ŝerco? Vi eraras.

— Ne, paĉjo. Mi bone memoras, ke iam en kinejo mia najbarino diris al mi: «Ne pelu la ŝercon tro malproksimen!»

Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo

Antaŭ ol sidiĝi sur la elektran seĝon, la kondamnito rajtas elekti lastan favoraĵon. La direktoro de la usona malliberejo estas embarasita, ĉar la kondamnito deziras kisi la ŝtatestron.

Subite la direktoro rememoras, ke li konas publikulinon, kiu tatuigis sur sia ventro portreton de la usona prezidanto. Oni venigas la ĉiesulinon en la ĉelon, kaj ŝi nudigas la ventron. La kondamnito kisas, karesas, dorlotas kaj rekisas centfoje la prezidanton. Tiu agrabla traktado emocias la virinon. Ŝi premas lian kapon al sia ventro, iom leviĝas kaj murmuras al li:

— Ha, vi plaĉas al mi. Donu do kison ankaŭ al Fidel Castro.

Anstataŭa edzino

En Ĉikago Baniko vidas ĉe stratangulo aŭtomaton, sur kiu li deĉifras: «Mi faras ĝin pli bone ol via edzino».

Pasanto haltas, proksimigas sian pantalonfendon al la aparato kaj foriras post du minutoj kun kontenta mieno.

Baniko, ekscitite, metas unu dolaron en la aŭtomaton, malfermas sian pantalonfendon kaj konfidas sian viraĵon al la mirinda maŝino. Tuj li eligas laŭtan dolorkrion. La aŭtomato kudris al la pinto de lia generilo pantalonbutonon.

L' avarulo

Kruko ferias en Skotlando. Ĉar li plurfoje aŭdis pri la proverba avareco de la loĝantaro, li decidas kontroli tion per propra sperto. Li eniras farmodomon kaj diras:

— Mi soifas.

La farmisto prezentas grandan poton da lakto, kiun Kruko ektrinkas. Li dankas kaj gratulas:

— Mi ĝojas konstati, ke vi estas donacema.

— Mi konfesas, ke mi nur tial donis al vi la lakton, ĉar antaŭe en ĝin falis rato.

— Fi! Porko vi estas, — ekkrias Kruko kaj kolere ĵetas la poton teren.

La skoto levas la ŝultrojn kaj siblas:

— Sendankaj estas tiuj turistoj. Nun li frakasis la pispoton de avinjo.

Ĝuo de momento unu

En angla klubejo apud malnova klubano sidas junulo. Li proponas al la maljuna ĝentilhomo:

— Sinjoro, ĉu vi deziras cigaron?

— Ne, dankon. Mi fumis nur unufoje en mia vivo, kaj tio naŭzis min.

Post horkvarono la junulo demandas:

— Ĉu vi volas trinki viskion?

— Ne, dankon. Mi trinkis brandon nur unufoje en mia vivo, kaj ĝi gustis aĉe.

Post pluaj dudek minutoj la junulo kuraĝas denove alparoli la abstinulon:

— Ĉu mi alportu al vi gazeton?

— Ne, dankon. La sola gazeto, kiun mi legis antaŭ 40 jaroj, estis tiom plena da mensogoj, ke mi de tiam ne plu legas. Sed, juna sinjoro, vi estas simpatia al mi. Mi ŝatus, ke vi konatiĝu kun mia filino. La junulo rikanas:

— La filino, certe, estas ununura.

Akvo kura — akvo pura

Indiano unuafoje veturas vagonare kun sia plej amata edzino. Li soifas.

— Ino, alportu al mi akvon.

Ŝi foriras kaj baldaŭ revenas kun taso plena da akvo.

— Ino, alportu ankoraŭ akvon.

Ŝi foriras kaj post longa tempo revenas kun taso malplena. Al sia kolera mastro ŝi klarigas:

— Mi ne povis ĉerpi akvon. Palvizaĝulo sidas sur la poto.

Londonanidoj

Okaze de vojaĝo en Anglujo Kruko konatiĝis kun du distingitaj sinjoroj en londona drinkejo.

— Mi konas Londonon. Jam dum la milito mi restis du jarojn en via ĉefurbo.

— Ha! — diras la pli juna interparolanto. — En kiu kvartalo?

— Mi loĝis en Carnaby-strato.

La dua anglo, preskaŭ surda pro la grandaĝeco, demandas:

— Kion li diris?

— Patro, li diris, ke li jam vivis en Londono kaj loĝis en la Carnaby-strato.

Kaj, turnante sin al Kruko, li aldiras:

— Eble vi ankaŭ konis Margaret Belpug?

— Margaret! — ekkrias Kruko. — Kompreneble mi konis ŝin. Ha!

Margaret! Admirinda putino. Ŝi arte fikis…

— Kion li diris? — demandas la maljuna anglo.

La alia krias en lian orelon:

— Patro, li diris, ke li bone konis panjon.

La marvirineto

El la taglibro de pasaĝerino:

Lunde: Mi ekvidis malproksime la kapitanon. Simpatia viro.

Marde, je la 9a: La kapitano ridetis al mi.

Marde, je la 19a: Mi estis invitita al la tablo de la kapitano. Li ĵuris, ke, se mi ne cedos al li, li sinkigos la ŝipon.

Merkrede, je la 9a: Hieraŭ vespere mi savis 850 homajn vivojn.

* * *

Du frenezuloj forkuris el azilo. Unu retrovas sian kunulon kuŝanta apud rando de arbaro. Kiam li proksimiĝas, la alia metas fingron sur la lipojn (ŝŝ!!) kaj montras je kvindek metroj viran biciklon apogitan al virina biciklo. Li flustras:

— Ĉu vi vidas tiujn gebiciklojn? Li amoras ŝin.

— Kaj kion vi atendas?

— La naskiĝon de la biciklido.

— Tio ne okazos.

— Kial?

— Vi estas tute freneza. Ĉu vi ne rimarkis, ke li havas pneŭmatikon?[2]

Per vorto ĝentila ĉio estas facila

En bervala hotelo hastema servistino malsuprenkuras ŝtuparon. Ŝi stumblas, maltrafas la lastan ŝtupon, kaj post kolrompa cirklosalto ŝi retroviĝas kuŝanta sur la planko de la halo, kun la jupoj suprenfalditaj ĝis la mentono. Alilanda turisto tuj helpas ŝin restariĝi kaj demandas:

— Fraŭlino, ĉu suferi vi?

La juna servistino feliĉe sentas nenian doloron. Ŝi ridetas, aranĝas sian veston kaj diras kun petola mieno:

— Ĉu vi vidis mian lertaĵon?

— Ho, ne sciis mi, ke nomiĝi tiel tio.

Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas

Malgraŭ diligentaj klopodoj kun sia edzino, viro ne sukcesas havi idojn. Li iras al faka kuracisto, kiu decidas analizi lian spermon. Por tia ekzameno oni bezonas freŝan semon. Flegistino donas al la viro teleron kaj enirigas lin en ĉambreton ornamitan per sugestaj bildoj de nudulinoj.

— Bonvolu poste sonorigi al mi, por ke mi tuj prenu la teleron. Post kvardek kvin minutoj la flegistino malpacience frapas la pordon de la ĉambreto:

— Nu, ĉu vi ankoraŭ ne finis?

— Ha! ĉu vi kredas, ke tio estas facila? — protestas la viro. — Jam ok fojojn mi maltrafis vian malbenindan subtason.

Populorum progressio

Fama statistikisto prelegas pri demografio.

— Koncerne Ĉinujon oni kalkulis, ke, se la tuta popolo po kvin en vico irus en la maron, ĝi tamen paŝus eterne, ĉar ĝi tiom rapide reproduktas sin, kiom ĝi mortas.

El la aŭskultantaro venas voĉo:

— Sinjoro profesoro, ĉu vere la ĉinoj povas fiki paŝante?

Ŝi kliniĝas por venki

Baniko havas bluaĵon sub okulo.

— Kio okazis al vi? — demandas Kruko. Ĉu akcidento?

— Ne. Butona afero.

— Ĉu butona afero?

— Jes, hieraŭ mi rimarkis, ke butono mankas al mia pantalonfendo. Ĉar mia edzino forvojaĝis, mi iris al nia pordistino. Ŝi klarigis, ke tio estas facila afero, ke mi eĉ ne bezonos demeti la pantalonon. Ŝi prenis kudrilon, fadenon, kaj post du minutoj la butono estis alkudrita. Ŝi faris nodon kaj estis ĝuste detranĉanta la finon de la fadeno per la dentoj, kiam ŝia edzo revenis hejmen.

Por kapti ezokon, bongustigu la hokon

Krukon mirigas la brila aspekto de Baniko.

— Ĉu vi gajnis en la bervala loterio?

— Ne, mi inventis pomadon, kiu enspezigis al mi kvar milionojn da steloj.

— Kian pomadon?

— Ŝmirita per ĝi, kaco gustas kiel banano.

Post ses monatoj Kruko siavice venas en luksa aŭto al la bervala haveno, kie milde luliĝas lia ĵus akirita jaĥto. Hazarde sur la kajo promenas Baniko.

— Nu, Kruko, ĉu vi gajnis en la bervala loterio?

— Ne, mi inventis pomadon.

— Ĉu pomadon? Fiulo, ĉu vi ŝtelis mian pomadon?

— Ne, tute ne. La mia estas alispeca. Kiam oni ŝmiras bananojn per ĝi, ili gustas, kiel kaco.

Preĝaro por katolikoj (De Beaufront)

Preĝo de junulino:

— Sankta Virgulino, kiu estis koncipinta senpeke, faru, ke mi peku senkoncipe.

Ĉinio batalanta

Nova maristo venas al la ŝipestro.

— Sinjoro kapitano, ni marveturas jam de tri semajnoj. Mi ne povas tiom longe malhavi virinon. Mi sentas, ke mi iom post iom freneziĝas.

— Ne estas problemo. Faru, kiel viaj kamaradoj. Prenu la ĉinan kuiriston. Mi mem kutimiĝis al li.

— Ĉu kuŝi kun viro? Mi hontus pri tio. Se vi almenaŭ povus garantii al mi, ke la afero restos sekreta, eble…

— Estas malfacile, ĉar almenaŭ sep personoj konos la sekreton.

— Sep?

— Jes: vi, mi, la ĉina kuiristo, kaj la kvar ŝipanoj, kiuj devos teni lin.

* * *

En kupeo pluraj personoj, kiuj aĉetis la lastan numeron de Heroldo de Bervalo, okaze okupiĝas pri la sama krucvortenigmo. Iu sinjoro demandas sian edzinon:

— Kiu kvarlitera vorto finiĝanta per IĈO signifas: «Kavaĵeto kelkfoje apartenanta al Virgulino»?

Post pripenso ŝi respondas:

— Estas certe NIĈO.

Tiam en angulo de la kupeo, maljuna pastro abrupte petas:

— Ĉu iu povus prunti al mi viŝgumon?

El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras

Oni invitis onklon Arturo al la unua komunio de Mizeta malgraŭ lia konata kruda parolmaniero. Li promesis, ke li escepte dece kondutos, kaj efektive dum la tagmanĝo liaj diroj estas mirige konvenaj. Oni surtabligas plurajn specojn de vino, kaj ĉe la deserto onklo Arturo, forgesinte siajn promesojn, estas tute ebria. Li subite demandas sian nevinon:

— Mizeta, ĉu vi konas la diferencon inter krucifikso kaj ĉurovoj?

Mizeta turnas sin al sia patrino:

— Panjo, kio estas krucifikso?

Nobela peko

Gontrano, nobela junulo, falsete sciigas al la grafino:

— Patrino, mi amas.

— Ha! espereble iun el la mondumo.

— Ne, patrino.

— Ĉu eble la instruistinon de la popollernejo?

— Ne, patrino.

— Mi ne kuraĝas kredi, ke vi amas tiun fian poŝtistinon.

— Ne, patrino. Mi amas la forĝiston.

— Sed, kompatindulo, ĉu vi ne scias, ke li estas komunisto?

* * *

Kruko renkontas amikon, kiun li jam ne vidis de dek jaroj.

— Kia bona surprizo? Antono, kiel vi fartas?

— Kara amiko, nomu min Toni. Post kiam mi fariĝis tre riĉa, Toni sonas pli distingite ol Antono en la mondumo. Nun mi ĝuas kvietan vivon. Mi gajnis multe da mono kaj aĉetis grandan domon apud la maro. Matene mi banas min kaj poste mi sterniĝas sur mia teraso. Posttagmeze mi denove naĝas en la maro, antaŭ ol grimpi sur mian terason. Kaj nokte, kiam la vetero estas bela, mi dormas sur mia teraso.

— Belega vivo! — ekkrias Kruko.

Vespere li rakontas al sia edzino:

— Hodiaŭ mi renkontis Antonon. Ĉu vi memoras pri Antono? Li estas nun tiom riĉa, ke li kaj lia edzino Tereza ŝanĝis la nomojn. Laŭdire oni agas tiel en la mondumo. Nun li nomiĝas Toni kaj ŝi — Teraso.

* * *

La filo de Kruko soldatiĝis. Lia patrino skribas al li, ke ŝi deziras ricevi foton de li. Kaj ŝi aldiras: «Sendu do foton ankaŭ al via avino».

La juna Kruko estas embarasita, ĉar li posedas nur unu foton faritan dum la rekrutekzameno. Sur ĝi oni vidas lin tute nuda. Li havas tamen ideon: li detranĉas la kapan parton kaj sendas ĝin al sia patrino. Ĉar li scias, ke lia avino havas tre malbonajn okulojn kaj vidas preskaŭ nenion, li sendas la ceteron al la maljunulino, kiu ekblekas, skuante la kapon:

— Ha! li ne ŝanĝiĝis: ĉiam nerazita kaj kun kravato pendanta ne rekte.

La Dia komedio

La papo mortis kaj venas al la paradizo.

— Kiu vi estas? — demandas sankta Petro.

— Mi estas la papo.

— Mi ne konas.

— Mi estas via posteulo sur la tero.

— Atendu momenton, mi devas informiĝi.

Li iras al la Patro, kiu neniam aŭdis pri la papo. Ankaŭ la Filo ne scias, pri kiu temas. Subite ekkrias la Sankta Spirito:

— Li estas tiu ulo, kiu disvastigas klaĉojn pri mi kaj Maria!

Depost tempo nememorebla

Oni demandas centjarulon:

— Ĉu vi amis virinojn?

— Jes, ĉiel. Ilin mi kisis, ilin mi karesis, ilin mi… Ha! bedaŭrinde mi tute forgesis la trian manieron.

Triumfo de medicino

Kruko havis gravan akcidenton. Post plurmonata restado en malsanulejo li revenas hejmen. Amikoj vizitas lin.

— Ĉu estas vere, ke oni devis kastri vin?

— Jes, sed la kirurgo faris mirindaĵon. Li greftis al mi kokokolon.

La amikoj miras:

— Kaj ĉu tio funkcias normale?

— Tute normale. La dimensioj estas samaj, la haŭto glitas, k.t.p.

— Tio estas apenaŭ kredebla.

— Jes, la sola maloportunaĵo de tiu kokokolo estas jena: kiam mi promenas kaj renkontas kokinon, mia surogato tuj levas la kapon kaj blekas: kokeriko!

Poton taksu laŭ sono

Kruko pasigas kelkajn tagojn ĉe sia amiko, la farmisto Lentisko. La abundeco de la lasta vespermanĝo tute perturbis lian intestaron, kaj vekas lin meze de la nokto. Ne havante tempon por lumigi kandelon, li kuras el sia ĉambro tra longa koridoro, malsuprengalopas la ŝtuparon kaj venas en la malhelan kuirejon. Li scias, ke li ne plu povos atingi la necesejon funde de la ĝardeno. Li blinde palpas en la mallumo kaj trovas kaserolon. Ha! kiel utilega iafoje estas simpla kaserolo.

Liberiĝinte de sia koliko, Kruko, kun la kaserolo en la mano, malrapide revenas en mallumo al sia ĉambro. Palpe li kaŝas la kaserolon en ŝranko kaj rekuŝiĝas trankvile. Morgaŭ li forportos la kaserolon.

Matene Kruko leviĝas, iras al la ŝranko kaj malkovras kun teruro, ke li uzis en la nokto ne kaserolon, sed kribrileton.

Nova Ezopo

Juna zebrino ĵus forkuris el menaĝerio. Ŝi rifuĝas hazarde en stalon, kaj virĉevalo rigardas ŝin per mirigitaj okuloj.

— Kion vi faras en la vivo? — ŝi demandas sinĝene.

— Demetu vian piĵamon, kaj mi montros tion al vi.

* * *

Virino falis de la dekunua etaĝo sur straton. Ĉar ŝi ĵus estis en sia banĉambro, ŝi estas tute nuda. Pudora pasanto metas sian ĉapelon sur la subventron de la kadavro. Proksimiĝas multaj helpemuloj, sed policano venas kaj ordonas:

— Ne tuŝu ŝin. Ni unue eltiru la viron.

Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon

— Sinjorino Kruko, vi aspektas tre laca. Kio estas al vi?

— Pro la malsano de mia edzo mi ne povas dormi.

— Oni tamen diris al mi, ke vi dungis noktan flegistinon.

— Jes, ĝuste pro tiu juna ulino mi ne povas dormi.

Duonvoĉe

En drinkejo sinjoro ekvidas sinjorinon, kiu staras sola ĉe angulo de la bufedo. Li proksimiĝas kaj flustras al ŝi:

— Ĉu mi rajtas regali vin per iu trinkaĵo?

Ŝi krias laŭte:

— Kion? Ĉu kuŝi kun mi?

La kelneroj kaj gastoj rigardas la sinjoron kun malaproba mieno. Li estas tre konfuzita, kaj denove flustras:

— Sinjorino, vi certe miskomprenis min.

Ŝi krias eĉ pli laŭte:

— Kio? Kun edziĝinta viro! En hotelo!

Konfuzegita, li reiras al sia loko, dum la ĉeestantoj murmuras minacojn.

Post momento la sinjorino proksimiĝas al li kaj diras:

— Bonvolu senkulpigi min. Mi estas profesorino pri psikologio, kaj mi nur studas la reagojn de la publiko.

Tiam li blekas:

— Kiom? Ĉu tri mil stelojn?

Magia rondo

Kun revolvero enmane bandito perforte eniras dormoĉambron de Baniko. La geedzoj ĵus prepariĝis al enlitiĝo. Per kreto la bandito desegnas cirklon sur la planko kaj minace ordonas al Baniko:

— Vi staru en la cirklo. Se vi eliros el ĝi, mi pafmortigos vin.

Poste la bandito kaptas s-inon Baniko, puŝas ŝin sur la liton kaj perfortas antaŭ la okuloj de la edzo. Kvarfoje li atencas ŝin, kaj frumatene forkuras el la dormoĉambro. Tiam Baniko ekridegas. Lia edzino miras:

— Mi ne komprenas, kial tia teruraĵo tiom gajigas vin.

— Jes, mi eliris du fojojn el la cirklo, sed li eĉ ne rimarkis.

Загрузка...