Pli ol fantazio

Ĉe strata angulo voluptovendistino promesas al Kruko eksterordinarajn ĝuojn. Kruko asertas:

— Mi scias, ke vi ne povas fari «ĝin» al mi tiel, kiel mi volas.

— Bela knabego, mi povas fari «ĝin» ĉiel.

— Ne, certe, ne. Unu manieron vi ne konas.

Ofendite la putino kondukas Krukon en hotelan ĉambron kaj tie paradas per ĉiaj geiĝaj metodoj: pariza kareso, ava droŝko, rusa serpento, aranea krablo, kalsona tango, alplafona kandelo, araba kafmuelilo, belga sonorilo, flugila kuniklo, bulonja kongreso, amerika baskulo, ataita tiktako, japana lokomotivo, kata tiklo, krura ventumilo, roterdama ueado, satana rajdo, interna ideo, midzuminado, vane, vane, vane… Ĉiufoje Kruko skuas la kapon:

— Tio estis ja agrabla, sed vi ne faras «ĝin» laŭ mia ŝatata maniero.

La plezurdonantino, ŝvitante, anhelante, ellaciĝinte, ekkrias kolere:

— Kiel do vi deziras, ke mi faru «ĝin» al vi?

— Senkoste.

Kiu aŭdis la unuan, aŭdu ankaŭ la duan

Baniko skribas leteron al Kruko, por klarigi al li, ke li ne povas inviti lin al sia edziĝo:

— Kara amiko, ĉar vi estis antaŭ du jaroj amoranto de mia fianĉino Rozita, vi facile komprenos, ke ne estus konvene ĉeesti la ceremonion, k.t.p.

Kruko tuj prenas plumon, paperon kaj skribas:

— Responde al via cirkulero de la 3a de aprilo, k.t.p.

Plena gramatiko (Ĉap. k35: La aspektoj de la verbo)

Dum kongreso filino de fama akademiano babilas kun amikino:

— Ĉu vi vidas tiun ĉarman delegiton? Hieraŭ vespere li invitis min en sian ĉambron, por diskuti pri la ata-ita problemo, kaj poste mi estis amorita de li.

— Vi devus diri «amorata», por montri la agrablan daŭron de la ago.

— Ha! — vespiras la akademianidino, mi esperas, ke «amori» apartenas al la verbo-kategorio «daŭro sen rezulto».

Bonaj kalkuloj, bonaj amikoj

Kruko: — Ĉu vi scias, kiom da kokritoj estas en Bervalo, ne enkalkulante vin?

Baniko: — Kion vi aludas per «ne enkalkulante vin»?

Kruko: — Pardonu. Se vi preferas, diru al mi, kiom da kokritoj estas en nia urbo, enkalkulante vin.

* * *

S-ino Baniko maldungas junan servistinon pro ŝia impertinenteco. La servistino kolere krias al ŝi:

— Sinjorino, mi nun povas diri al vi tri aferojn. S-ro Baniko asertis al mi, ke mi estas pli bela ol vi kaj ke mi portas viajn robojn pli elegante ol vi. Cetere sciu, ke mi pli bone amoras ol vi.

— Ĉu ankaŭ tion diris al vi mia edzo?

— Ne, la leterportisto.

* * *

En Bervala urinejo iu demandas sian najbaron:

— Ĉu vi estas judo?

— Jes, respondas la alia, mirante.

— Vi verŝajne naskiĝis en Glogovo en Polujo.

— Jes, respondas la alia per tremanta voĉo.

— Kompreneble vin cirkumcidis la rabeno Kaheno.

— Sed kiel do vi povis diveni ĉion ĉi?

— Estas facile. La rabeno Kaheno ĉiam mistranĉas oblikve, kaj jam de du minutojn vi surpisas mian ŝuon.

Lingvaj respondoj

Kruko pagis al sia filino monatan restadon en Grezijono, por ke ŝi perfektigu siajn lingvajn konojn. Post sia reveno ŝi deklaras gaje:

— Paĉjo, mi ne plu estas virgan.

— Fi! Hontu. Mi elspezis tiom da mono, kaj vi ankoraŭ ne kapablas korekte uzi la akuzativon.

Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn

Kun zorgoplena mieno Kruko revenas de la kuracisto, Li ĵus aŭdis, ke li havas diabeton. Ĉar li ne ekzakte scias, kio estas tiu malsano, li serĉas la difinon en la Plena Vortaro. En ĝi estas menciita «perurina ellasado de sukero».

Post longa meditado Kruko subite frapas per la pugno sur la tablon kaj ekkrias kolere:

— Ha! ne pro amo, sed nur pro frandemo tion faris al mi la fiulino!

Pli bone malfrue, ol neniam

Senspiriĝinte, maljuna sinjoro raportas al policano:

— Bubaĉo ĵus demandis min pri la horo. Kiam mi diris al li, ke estas la deka kaj kvarono, li respondis: «Je la deka kaj duono vi povos leki mian postaĵon», kaj forkuris, ridaĉante. Mi tuj persekutis lin, sed bedaŭrinde mi ne povis lin kapti.

La policano rigardas sian brakhorloĝon.

— Ne maltrankviliĝu, sinjoro. Restas al vi sep minutoj.

Valoras ne la vesto, valoras la enesto

En kostumbalo fraŭlino demandas amikinon:

— Ĉu vi dancis kun tiu bela zuavo?

— Mi ne ŝatas danci kun zuavoj.

— Kial ne?

— Pro iliaj pufaj pantalonoj oni neniam scias, kion ili pensas.

Загрузка...