(por piulino)

De kruco batala neniam fariĝos organo por kristanismo.

Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa

Pastro miras, ke multaj piuloj iafoje ridas dum lia predikado. Li informiĝas, kaj la pedelo diras al li:

— Sinjoro paroĥestro, sub la katedro estas mustruo, kaj dum vi parolas, ofte eliras muso, kaj kaprioletas antaŭ viaj piedoj.

La sekvantan dimanĉon dum la prediko maljuna, surda fraŭlino eligas furzon, kiu ridigas ŝiajn najbarojn. La pastro, miskomprenante tiun gajon, interrompas sian paroladon:

— Trankviliĝu, gefratoj. Ties trueton mi ŝtopos hodiaŭ vespere.

Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu

Nekonato demandas Krukon:

— Ĉu vi estis en Parizo lastan mardon?

Kruko elpoŝigas notlibreton, foliumas ĝin kaj deklaras:

— Jes.

— Vi estis tie kun mia edzino en hotelo. Mi diru, ke mi tute ne estas kontenta.

Kruko rekonsultas sian notlibreton kaj asertas:

— Ankaŭ mi ne estis kontenta.

* * *

En Bervalo, kiel en multaj aliaj urboj, horizontalaj fendoj en la pordoj ebligas enĵeti poŝtaĵojn en la loĝejojn. Foje leterportisto sonorigas ĉe Kruko por doni registritaĵon. S-ino Kruko ĵus eliris el la banĉambro kaj, ne volante montri sian nudecon al nekonata vizitanto, pepas per infana voĉo:

— Mi estas sola. Mia panjo malpermesis al mi malfermi la pordon.

La leterportisto kliniĝas al la pordofendo, enrigardas kaj flustras:

— Nu, eta krispakapulo, diru al via panjo, ke mi revenos.

* * *

— Ĉu vi vidis la fratineton, kiun alportis cikonio?

— Mi ne sciis, ke paĉjo amoras cikoniojn.

Saĝo abunda, sed ne profunda

En la bervala zoologia ĝardeno aro da maljunaj fraŭlinoj proteste klukas kontraŭ la sinteno de simio, al kiu ili ĵus donacis saketon da prunoj. La besto malfermas ĉiun prunon, eltiras la kerneton, ŝovas ĝin en sian postaĵon, poste remetas la kerneton en la frukton kaj fine manĝas la tuton.

La ŝokitaj fraŭlinoj atentigas gardiston pri tiu skandala konduto. Li ne komprenas ilian indignon:

— Nu, male, ĝi estas vere inteligenta simio. Antaŭ du semajnoj oni donis al ĝi persikon, kaj la kerno tiom dolorigis ĝian postaĵon, ke la simio nun kalibras ĉiun kernon.

Silentu donante

S-ino Baniko rakontas al s-ino Kruko:

— Imagu, kion mi spertis hieraŭ posttagmeze. Ĉe nia pordo sonorigis nekonato. Post kiam mi enlasis lin en la loĝejon, li puŝis min en la dormoĉambron, kaj, ne respondante al miaj demandoj, li malvestis sin, kaj sen unu vorto li perfortis min sur la lito. Poste li malaperis. Plu senvorte.

— Ĉu senvorte? Do vi ne povas scii, por kio li venis.

Загрузка...