(por balotantino)

Ĉe elektoj ritaj ŝi miras mian sperton.

Elingita glavo

Knabo rigardas aŭtomobiliston, kiu ŝvitante ŝanĝas radon de sia veturilo. Li tedas lin per siaj stultaj rimarkoj:

— Mia paĉjo havas du aŭtojn, kaj ĉe ĉiu li havas du vicradojn. Ha! inteligenta estas mia paĉjo. Por esti sekura, mia paĉjo havas ankaŭ du krikojn. Kaj mia paĉjo havas du…

La tedata aŭtomobilisto, kiu ĵus finis sian riparon kaj urinas en angulo, turnas sin al la knabo kaj kolere krias:

— Ĉu ankaŭ da tio via paĉjo havas du?

— Jes, — aplombe respondas la knabo. — Unu malgrandan, kiel la via, por pisi, kaj unu grandegan, kiam li postkuras la servistinon.

Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita

Kruko: — Ĉu vi vidas la belan sinjorinon, tie?

Baniko: — Jes.

Kruko: — Estus eble al mi fiki ŝin.

Baniko: — De kiam vi konas ŝin?

Kruko: — Mi tute ne konas ŝin, sed ĝuste nun mi havas erektiĝon.

* * *

En kolegio instruisto okaze aŭdas lernanton konfidi al kamarado:

— Mi kuŝis kun Didi.

La instruisto parolas pri tio kun kolego. Tiu konfesas, ke li mem plurfoje surprizis lernantojn, kiam ili fanfaronis, ke kuŝis kun Didi.

La kolegiestro, informite, decidas agi kontraŭ la fiulino, kiu delogas la kompatindajn lernantojn. Sed unue li volas koni la amplekson de la malmoralaĵo. Li kunvenigas ĉiujn klasojn kaj malkaŝe petas:

— Paŝu antaŭen ĉiuj, kiuj havis rilatojn kun Didi.

Ĉiuj kolegianoj elpaŝas. La instruistoj estas teruritaj. Nur unu juna, anĝelmiena lernanto restis sur sia loko. La direktoro prenas lin en siajn brakojn kaj ekploras:

— Kompatinda infano, la sola, kiu ne perversiĝis inter tia grego da porkoj! Kiel vi nomiĝas, etulo?

— Didi, sinjoro direktoro.

Interpopola konduto

El Babakotomagelo, unu el la plej malgrandaj insuloj de la arkipelago Matoko, al internacia kongreso en Bervalo venis bela junulino. Ŝi konatiĝis kun Kruko, kiu ĉiujare profitas la kongreson, por praktike studi la amorajn morojn de foraj popoloj.

Tiufoje li miras pri la kompleta nescio de la juna insulanino. Ŝi konas nur unu geiĝan manieron, la t.n. naturan pozicion.

— Ĉu en Babakotokotopo oni ne faras 69?

Ŝi malfermas la okulojn. Per sorĉa voĉo li deklamas la versojn de Peter Peneter:

«Numero dolĉa: 69. Genuas Mi super vi, la kapo ĉe l' ingven'…»

Tiel li vekas ŝian scivolon, ŝian deziron, ŝian voluptemon, kaj post momento ili ekĝuas sur fremda lito la numeron dolĉan.

Subite la Babakotomagelanino abrupte saltas, aŭdante Krukon murmuri:

— En tiu loko jam kunvenis miloj da samideanoj.

— Kion vi diris?

Kruko ridetas, klarigante al sia ekzotika amikino:

— Mi ĵus legis pecon de Heroldo de Bervalo forgesitan en via karna valo[6].

Dumviva membro

Nekonato eniras apotekon. Li ne scias, kiel klarigi sian viran aferon, ĉar enestas nur apotekistino. Li flustras:

— Fraŭlino, mi havas konstantan erektiĝon. Kion vi povas doni al mi?

— Tio estas stranga kazo. Atendu momenton.

Ŝi malaperas kaj post kelkaj minutoj revenas el la postbutiko, dirante.

— Mia fratino kaj mi proponas al vi loĝon, manĝon kaj tri mil stelojn pomonate.

Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento

En la urbodomo juna oficisto ekvidas koleginon apogita sur la breton de fenestro. Rigardante eksteren, ŝi prezentas al li belegan enjupitaĵon. Li mallaŭte proksimiĝas kaj ŝerce klakas per mano sur ŝian rondan postaĵon.

Ŝi abrupte turnas sin al li. Katastrofo! Fatala eraro! Ŝi estas la edzino de la urbestro.

La oficisto scias, ke li estas tuj eksigota kaj eble kondamnota. Li balbutas:

— Sinjorino, se via koro estas same malmola, kiom via postaĵo, mi estas perdita.

Flatite, ŝi ridetas kaj pardonas.

* * *

En popola drinkejo oni vokas Banikon al telefono. Ĉar li timas, ke iu dume trinkos lian multekostan vinon, li lasas slipon sur la tablo: «Mi kraĉis en la glason».

Kiam li revenas, li vidas alskribon sur la slipo: «Ankaŭ mi».

Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas

Ginekologo ekzamenas gravedan virinon.

— La akuŝo certe ne estos facila, ĉar la infano estas malbone lokita.

— Sinjoro doktoro, tio ne mirigas min, — ŝi ĝemas. — Estis tiom maloportune en la malgranda aŭto de mia fianĉo.

Homa doloro

S-ino Kruko iris al kuracisto.

— Sinjoro doktoro, mi ne plu povas dormi. Donu do al mi kontraŭkoncipajn pilolojn.

— Sed, sinjorino, tiaj piloloj ne helpos vin dormi.

— Ili ja estas ne por mi, sed por mia filino.

— Mi tute ne komprenas vin.

— Sinjoro doktoro, de kelkaj semajnoj mi ne plu povas dormi, ĉar mia filino ĉiuvespere eliras el la hejmo.

La mistero de l' sango

— Kara amikino, via bebo estas vera portreto de sia patro.

— Espereble mia edzo neniam rimarkos tion.

* * *

Knabo eniras apotekon:

— Ĉu vi povas vendi al mi pakaĵon da menstruaj tukoj SEKURO?

— Jes, etulo. Estas afable de vi, ke vi faras aĉetojn por via panjo.

— Ili estas ne por mia panjo.

— Do verŝajne por via granda fratino?

— Mi ne havas fratinon.

— Por kiu do vi aĉetas ilin?

— Por mi. Mi preparas sportan ekzamenon, kaj mi legis reklamon en Heroldo de Bervalo: «Dank' al la menstruaj tukoj SEKURO vi povas facile naĝi, rajdi kaj bicikli».

Dancu marionetoj

— Kompatinda amiko, kio al vi okazis? Kial via vizaĝo estas tiel bandaĝita?

— Ha, hieraŭ vespere, dum mi tangis kun mia amikino en ties ĉambro ĉe radio-muziko, min surprizis ŝia patro.

— Sed simpla tango ja ne povas tiel kolerigi.

— La patro de mia amikino ne sciis, ke ni dancas. Li estas tute surda.

* * *

S-ino Baniko devas ĉeesti festenon. Ĉar ŝi terure malvarmumis, ŝi kunprenas du naztukojn, unu en la mansaketo kaj unu en la korsaĵo. Vespere la unua naztuko estas neuzebla pro malsekeco. S-ino Baniko ŝovas manon en la korsaĵon, sed ŝi ne trovas la duan naztukon. Ŝi sondas dekstre kaj maldekstre. Ŝi metas ambaŭ manojn en la dekoltaĵon. Ŝi febre palpas sian bruston.

Kiam ŝi rimarkas, ke ĉiuj ĉeestantoj subite silentiĝis kaj miras ŝian strangan serĉadon, ŝi murmuras, ruĝiĝante:

— Mi tamen estas certa, ke antaŭe mi havis du.

Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro

Pentristo renkontas sensacie belan, seksallogan virinon. Li balbutas:

— Mi estas portretisto. Ĉu vi akceptus pozi por mi?

— Volonte. Tio kostos tri mil stelojn.

La pentristo kolektas ĉiujn siajn ŝparaĵojn, sed dum la dua pozado li tiom ardas, ke li proponas:

— Mi deziras pentri vian bruston nuda.

— Volonte, tio kostos kvar mil stelojn.

La pentristo prunteprenas monon de ĉiuj konatoj kaj amikoj. Kaj li konfesas al ŝi:

— Ĝis nun mi ne kuraĝis diri al vi, ke mi dezirus pentri vin tute nuda.

— Volonte. Tio kostos ok mil stelojn. Li lombardas siajn meblojn, almozpetas surstrate, ĝis li havas la necesan monsumon. Kiam la belulino staras nuda antaŭ li, la pentristo eksalivumas pro voluptemo. Li ekkrias:

— Ha, karulino, vi vere frenezigis min. Mi deziras vin, mi avidas vian karnon, mi nepre devas vin amori. Diru, kiom mi pagu por ĝui vian korpon.

— Kiel ĉiuj ceteraj — mil stelojn. Tio estas mia tarifo.

La misvojo

En malliberejo kondamnito devas ŝanĝi la ĉelon. Liaj kunuloj avertas lin:

— Atentu. En via nova ĉelo vi trovos nur danĝerajn pederastojn. Ili verŝajne perfortos vin.

— Ne timu, kamaradoj. Nur rigardu tion.

Li malfermas sian pantalonon kaj montras jenan tatuaĵon sur la postaĵo: «Eniro malpermesita. Mordema tenio».

Загрузка...