(por katolika pafantino)

Pro via pulvo ofte fendiĝas paliso.

* * *

Konfeso:

— Patra moŝto, mi pekis en la ĉambro de Rafalo.

— Ĉu li senvestigis vin?

— Ne.

— Ĉu li karesis vin?

— Ne.

— Ĉu li fuŝpalpis vin?

— Ne.

— Ĉu li kuŝigis vin sur sian liton?

— Ne.

— Kion do li faris al vi?

— Infanon.

Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu

S-ino Kruko faras riproĉojn al la juna servistino:

— Melia, vi tiom diboĉis, ke nun vi estas graveda.

— Sinjorino, sed ankaŭ vi ja estas graveda.

— Tio ne estas komparebla. Min fekundigis s-ro Kruko.

— Ankaŭ min, sinjorino.

Bela celo por fabelo

Iam barono, promenante en sia parko, aŭdis voĉeton. Li vidis en herbo raneton, kiu diris al li:

— Kompatu min, sinjoro. Malbona feino sorĉis min, kaj nur kiam nobla viro metos min sur sian kuŝejon, mi povos refariĝi bela junulino.

La bonkora barono delikate prenis la raneton, portis ĝin en la kastelon kaj metis sur sian liton. Miraklo! La raneto tuj transformiĝis en belegan, ĉarman nudan virinon, kiu ridetis al li.

Bedaŭrinde la baronino, kiu ĝuste tiam eniris la ĉambron, ne kredis je ferakontoj.

La dormanto vekiĝas

Baniko veturas kun sia edzino al internacia E-kongreso en Polivaso, ĉefurbo de Borlando. Ili malfrue aliĝis, kaj ĉiuj hotelaj ĉambroj estas jam okupitaj. Delegito fine trovas por ili loĝeblecon ĉe komplezema polivasano. Kiam ili venas al la indikita adreso, ilia gastiganto salutas ilin en borlanda lingvo kaj per gestoj komprenigas, ke li havas nur unu larĝan liton, en kiu tri personoj povas komforte dormi.

Noktomeze Baniko vekiĝas pro ritmaj skuoj de la lito. En la mallumo li tuj konjektas, kio okazas ĉe lia flanko. Li diras al sia edzino:

— Li ja fikas vin.

Ŝi stertoras:

— Jeees!

— Li fikas vin, kaj vi diras nenion!

— Kion mi diru? Li ja ne komprenas Esperanton.

Vivi ankaŭ mi deziras

Vidvino plenskribas formularon en la urbodomo de Bervalo. Oficisto rimarkigas:

— Sinjorino, vi mencias trijaran knabon kaj unujaran filinon, kvankam via edzo mortis jam antaŭ kvin jaroj.

— Estas li, kiu mortis, sed ne mi!

* * *

Turistino pasigas unuafoje sian ferion en hotelo proksima al la bervala plaĝo. Promenante tra la hotelo, ŝi malkovras izolan terason, sur kiu ŝi decidas tagmeze sunbrunigi sian belegan korpon. Ĉar ŝi estas sola, ŝi tute nudiĝas kaj trankvile rostas alterne sian antaŭaĵon kaj sian malantaŭaĵon.

Subite sur la teraso aperas la direktoro de la hotelo.

— Sinjorino, tuj malaperu! Ha! kia skandalo! Patrinoj jam alarmis la policon. Vi kuŝas ĝuste sur la vitra plafono de la manĝoĉambro.

Sen eliro

Gesinjoroj Baniko dumvojaĝe loĝas en hotelo. Baniko kuŝas jam en lito, dum lia edzino malvestas sin.

— Karulino, antaŭ ol enlitiĝi, bonvolu meti miajn ŝuojn en la koridoron, por ke oni purigu ilin morgaŭ matene.

Tute nuda s-ino Baniko rapide eliras el la ĉambro, sed subita aerblovo fermas post ŝi la pordon. Ĝuste tiumomente en la koridoro aperas grumo. Pro pudora reflekso, ŝi, tenante la ŝuojn je la plandumoj, kaŝas per ili sian subventron.

La grumo haltas, malfermegas la okulojn kaj balbutas:

— Ĉu estas eble, ke viro eniĝu tiom profunde?

Afabla vorto pli atingas ol forto

Ŝtelisto trankviligas maljunan fraŭlinon, en kies loĝejon li ĵus perforte penetris:

— Ne timu. Nur via mono interesas min.

La maljuna fraŭlino sopirĝemas:

— Jes, ankaŭ vi estas bedaŭrinde kiel ĉiuj aliaj viroj.

Ni fosu nian sulkon

Kruko konatiĝis sur la plaĝo de Bervalo kun arda, sed jam ne tre juna virino. Ili iras en izolan lokon, kaj baldaŭ oni aŭdas la voĉon de Kruko:

— Ĉu mi estas ene?

— Ne, vi estas en la sablo.

— Atendu, permesu al mi serĉi. Ĉu nun mi estas ene?

— Ne, vi estas ankoraŭ en la sablo.

— Strange. Kaj nun, ĉu mi estas ene?

— Jes, karulo! Ho, jes, karulo!

— Fek! Estis pli agrable en la sablo.

En la vagono

Trajno ĵus eliris el tunelo. En kupeo, por ke la aliaj vojaĝantoj ne aŭdu lin, juna viro flustras en la orelon de sia novedzino:

— Se mi konjektus, ke la tunelo estas tiom longa, mi profitus tion.

Ŝi ekkrias:

— Kio? Ĉu tio ne estis vi?

Mi amis junulinon

Baniko renkontas Krukon, kiu havas malgajan mienon.

— Kial vi aspektas tiom malĝoja? Ĉu vi funebras ies morton?

— Tute male. Mi baldaŭ havos infanon.

— Tio ja devus feliĉigi vin.

— Ne, ĉar mi ne imagas, kiel sciigi pri tio mian edzinon.

* * *

En la edukejo Nia Sinjorino de Bervalo instruistino demandas:

— Ĉu vi povas nomi kelkajn fruktojn?

— Jes. Pomo, piro, ĉerizo, banano kaj … he … kaj … he … la benata frukto de via ventro.

Ho, kiom estis mi kisata...

En julio okazas en Bervalo unu el la plej gravaj junularaj Esp-kongresoj (853 partoprenantoj).

Sur la plaĝo promenas tri junaj bervalaninoj. En soleca loko ili subite haltas antaŭ viro, kiu dormas tute nuda kun gazeto malfermita sur la vizaĝo.

— Tio ne estas mia edzo, — diras la unua.

— Nek la mia, — diras la dua.

La tria aldonas:

— Li ankaŭ ne estas kongresano.

El la vivo de netaŭgulo

— Kio estas viaj ŝatokupoj?

— Ĉaso kaj virinoj.

— Kaj kion vi ĉasas?

— Virinojn.

Quo vadis?

En la katolika edukejo Nia Sinjorino de Bervalo estas festo por la grandaj lernantinoj de la lasta klaso.

Ili ĵus finis la studadon, kaj la monaĥino-direktorino demandas ilin, kion ĉiu faros post laso de la edukejo.

— Mi, — diras Volta. — estos misiistino, por konverti la kompatindajn sovaĝulojn.

— Belege. Tio plaĉos al Dio. Kaj vi, Poleta?

— Patrina moŝto, mi estos kuracistino kaj tiel kvietigos homajn suferojn.

— Bone, tre bone. Kaj vi, Armina?

— Mi simple estos edzino kaj patrino.

— Ankaŭ tio estas laŭdinda. Kaj vi, mia eta Prelunta?

— Mi fariĝos prostituitino.

— Kion vi diris?

— Jes, patrina moŝto, mi intencas fariĝi prostituitino.

— Ha! Dio estu dankata! Unue mi komprenis «protestantino».

Ni dankas la venton

Instruistino poezie klarigas al la lernantoj la misteron de la reproduktado:

— Kiel la vento portas semojn de planto al planto kaj fekundigas ilin, tiel naskiĝas la infanoj.

Juna klasano rimarkigas:

— En la dormoĉambro ne blovas vento.

Agordu la brustojn

Virino venas al kuracisto.

Sinjoro doktoro, unu mia mamo estas pli longa ol la alia.

— Tio estas kurioza. Bonvolu demeti la mamzonon.

Efektive, dum la dekstra mamo estas bele ronda, la maldekstra disfaldiĝas, malvolviĝas kaj falas teren. La kuracisto estas perpleksita.

— Sinjorino, eble vi havas specialajn seksajn kutimojn?

— Ho, ne, sinjoro doktoro. Nur mia edzo kutimas teni mian mamon enmane, dum li ekdormas.

— Tio ne estas nenormala. Mi konfesas, ke ankaŭ mi ŝatas nokte karesi la bruston de mia edzino, kaj ŝi tamen ne havas pro tio mamon dekoble pli longan ol la alia.

— Sed eble vi kaj via edzino ne dormas kiel ni en apartaj ĉambroj.

Truon de honoro flikos neniu tajloro

Li: — Ĵuru al mi, ke mi estas via unua amoranto.

Ŝi: — Jes, karulo, mi ĵuras. Sed mi ŝatus scii, kial ĉiuj viroj ĉiam postulas de mi la samon.

* * *

Deksepjarulo invitas mondumaninon.

— Ĉu vi volas danci kun mi?

— Mi ne dancas kun infano.

— Pardonu, sinjorino. Mi ne rimarkis, ke vi estas graveda.

Normandaj rakontoj

Du bovinoj interŝanĝas rememorojn pri siaj lastaj ferioj. La unua sopirĝemas:

— Ha! kiom bela, kiom arda estis la taŭro, kiun mi renkontis en Hispanujo!

La dua rikanas:

— En Normandujo mi konatiĝis kun enuiga bovo, kiu ĉiutage parolis nur pri sia operacio.

Kiu demandas, tiu ne eraras

Baniko fiere klarigas al Kruko:

— Mi neniam havis seksrilatojn kun mia edzino antaŭ la edziĝo. Ĉu vi?

— Mi ne scias, Baniko. Memorigu min do pri ŝia fraŭlina nomo.

Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?

Centjarulo asertas al alia maljunulo:

— Mi havas mirindan memorkapablon. Ekzemple, mi nete memoras pri la rondaj mamoj de mia nutristino.

Lia kunulo diras:

— Mia memoro iras multe pli malproksimen. Mi ankoraŭ havas antaŭ la okuloj la dimanĉon, kiam mi iris promeni en paĉjo kaj vespere revenis en panjo.

Antaŭen, sen halto kaj timo

Apud nudistejo staras granda avertilo: «Atentu la pederastojn».

Kuraĝulo tamen iras plu.

Li denove trafas eĉ pli grandan avertilon: «Nepre atentu la pederastojn».

Post dek metroj staras malgranda 30-centimetra avertilo. La kuraĝulo kliniĝas. Li apenaŭ havas tempon por legi: «Atentu…»

Jam farite!

Maŝinmondo

En teksindustria fabriko pendas avertiloj: «Laboristinoj kun malstriktaj jupoj atentu la maŝinojn». Ŝercemulo krajone ŝanĝis la surskribon: «Laboristinoj kun striktaj jupoj atentu la maŝinistojn».

Horo matena estas horo bena

Kruko venas malfrue en la oficejon. Lia estro riproĉas:

— Kial vi venas je la dekunua anstataŭ je la naŭa?

— Mi atendas bebon.

— Ha, brave! Mi gratulas vin. Ĉu la naskiĝo baldaŭ okazos?

— Post naŭ monatoj.

* * *

En bervala kinejo maljuna fraŭlino nerve agitiĝas pro geamantoj, kiuj sidas antaŭ ŝi kaj senĉese interŝanĝas kisojn kaj malĉastajn karesojn. Fine ŝi laŭte protestas:

— Se vi venis por spekti filmon, restu kvietaj. Alie iru do en hotelan ĉambron.

La junulo turnas sin al ŝi, rikanante:

— Mi ŝatus. Se almenaŭ vi povus konvinki mian amikinon…

Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas

Apotekisto devis lasi la novan komizon sola por mallonga tempo.

— Ĉu io okazis dum mia foresto?

— Venis nur unu kliento, kiu petis kuracilon kontraŭ tusado, kaj mi vendis al li botelon da tiu medikamento.

— Nekapablulo, tio ja estas drasta laksigilo!

— Nu, ne malbone. Baldaŭ li ne plu kuraĝos tusi.

Загрузка...