(por Kabe)

Ne restu en polaj limoj. Tra la Mizera Fundo vi atingos la eteron.

Kia ago, tia pago

En angulo de la infero Satano serĉas novajn turmentojn por la damnitoj. Ĵus venis grupo da malĉastuloj, kaj la diablo decidis puni ilin laŭ ilia surtera metio.

— Kio vi estis?

— Arbohakisto.

— Oni forhaku lian pekilon!

— Kaj vi, kiu estis via metio?

— Mi estis lignaĵisto.

— Oni forrabotu lian pekilon!

Unu el la damnitoj ekridas kaj ridegas. La diablo kolere krias.

— Atendu vian vicon. Baldaŭ vi ne plu ridos. Kion vi faris sur la tero?

— Mi vendis suĉbombonoj.

* * *

Instruisto: — La malo de poligamio estas mono…, mono…

Lernanto: — Monotoneco.

— La viroj volis ludi «ŝafsaltadon», sed kelkaj saltas vere tre mallerte.

Dissaltos la obstinaj baroj

Kamparano venigis novan kuraciston, por akuŝigi sian edzinon. Nun li atendas en la kuirejo, dum la kuracisto estas en la dormoĉambro apud la naskantino. Subite malfermiĝas la pordo, kaj la kuracisto petas:

— Rapide alportu al mi tenajlon.

La estonta patro donas tenajlon kaj fariĝas vere maltrankvila, kiam la kapo de la doktoro reaperas post tri minutoj:

— Tuj havigu al mi ŝraŭbilon.

Per tremantaj manoj la kamparano donas la ŝraŭbilon, kaj la kuracisto refermas la pordon. Ŝvitante, la kamparano aŭdas la ĝemadon de sia edzino en la dormoĉambro. La akuŝigisto subite eniras la kuirejon kaj diras:

— Nur per ĉizilo kaj martelo mi sukcesos…

La kompatinda kamparano svenas, kaj la kuracisto murmuras:

— Kiel do mi nun malfermu mian kojnumiĝintan ilujon?

Koloroj

En apoteko restas nur nigraj kaj verdkvadratitaj kondomoj. Post mallonga hezito Baniko aĉetas nigrajn, kaj vespere lia edzino aprobas lian elekton.

Tamen, post kelkaj monatoj, s-ino Baniko naskas knabeton. Detalo: la infano estas bele nigra. Al sia suspektema edzo ŝi ekkrias ĝoje:

— Kiom bonŝancaj ni estas, karulo! Imagu nur, ke mi estus povinta naski infanon kun verdaj kvadratoj!

Esperanto servu ...acon

Venante al interkona vespero de la junulara kongreso en Bervalo, Kruko kaj Baniko pasas hotelan koridoron. El post pordo de unu el la ĉambroj ili aŭdas litoknaradon kaj amorĝemojn. Kruko suspiras:

— Rapida ulo. Mi envias.

Baniko komentas:

— Vi envias, sed li enŝias!

Sekretoj de la marestaĵoj

Maristo konfesas al sia amikino, kiu sidas sur liaj genuoj:

— Mi tatuigis al mi submarŝipon sur la ventro.

— Jes, mi jam sentas la periskopon.

Paĉjo kaj panjo loĝas en unu ĉambro kun sepjara fileto. Iun posttagmezon paĉjo eksentas paĉjajn dezirojn, kaj panjo estas preta ludi sian rolon, sed la fileto ĝenas ilin. Fine paĉjo proponas:

— Ferĉjo, iru al la fenestro, rigardu eksteren dum dudek minutoj kaj kalkulu la preterpasantojn kun cilindraj ĉapeloj. Por ĉiu vi poste ricevos cent stelojn.

Ferĉjo iras al la fenestro. Malantaŭ li paĉjo tuj renversas panjon sur sofon, kaj ili silente sed vigle geiĝas.

Ferĉjo rigardas eksteren kaj baldaŭ mallaŭte rikanas:

— Tiu fikludo estos multekosta por ili. Jen proksimiĝas la dua funebrantaro.

Ĉe l' freŝa faro

Baniko surprizas Krukon kuŝanta nuda sur s-ino Baniko. Li terure ekkoleras kaj piedbatas Krukon sur la postaĵon. Kruko riproĉas:

— Vi mem kulpas, se vi puŝas min enen.

— Prefere mi prenu du piloloj — en mia familio ofte naskiĝas ĝemeloj.

Por peko senkonscia puno nenia

Ĉe bankedo maljuna koketulino sidas apud episkopo. Ŝia tre, tre profunda dekoltaĵo estas ornamita per ora krucifikso. Ŝi kliniĝas al sia najbaro kaj afekte demandas:

— Episkopa moŝto, ĉu vi kredas, ke Jesuo suferas, kiam li kuŝas sur la brusto de eleganta virino?

Li episkopo milde respondas, rigardante ŝiajn velkajn logaĵojn:

— Ne, certe ne, sinjorino. Jam dum sia agonio Jesuo pardonis ambaŭ kompatindulojn, kiuj pendis dekstre kaj maldekstre de li.

Al pec' pecon algluas

Timema junulo eniras apotekon, kie deĵoras bela, matura farmacihelpantino. Li estas embarasita:

— Mi dezirus, he, mi ŝatus havi, he, manteleton.

Ŝi tuj komprenas, donas al li kondomon kaj aldiras kun frandema rigardo:

— Mi estos libera je la oka. Se vi volas, ni povus tiam aranĝi al la manteleto peltan kolumeton.

Ĉu socialismo konstruiĝas?

En totalisma reĝimo oni pesas la linrikolton. Katastrofo! Mankas 200 gramoj da lino. La vilaĝestro scias, ke oni pafmortigos lin, se li ne trovos ie la 200 gramojn. Li subite memoras pri la bela blanka barbo de la maljuna Trebinto.

— Kamarado Trebinto, vi devas oferi vian barbon por la komunumo.

Vole nevole Trebinto lasas fortondi sian belan barbon, kaj la linrikolto estas savita.

Post du monatoj la vilaĝanaro kolektas kolombajn ovojn por la registaro. Katastrofo! Mankas du ovoj.

Aŭdinte tion la maljuna Trebinto decidas forkuri el la vilaĝo.

Specimene

Instruistino klarigas, kio estas rimo. Ŝi donas ekzemplon el la Fundamenta Krestomatio.

«Sciuro malgranda kuradis en rado

Kaj homojn amuzis per sia kurado»

— Joĉjo, ĉu vi povas inventi alian rimitan frazon?

«Ekpluvegis, kiam mi ludis tenison,

Kaj akvo atingis jam mian femuron»

— Sed «femuron» tute ne rimas!

— Jes, se pluvus unu horon pli, mi havus la ĝustan rimon.

La pafado daŭris tre longe

La granda filo de Kruko devas lerni en alia universitata urbo. La patro konsilas al li.

— Kiam vi bezonos monon por viaj eksterstudaj plezuroj, ne ŝoku vian patrinon en viaj leteroj. Petu simple monon por viaj «ĉaselspezoj».

Ĉiumonate la filo de Kruko sendas sian faktureton: por ĉaselspezoj mil stelojn. Sed foje gesinjoroj Kruko ricevas jenan konton: por ĉaselspezoj mil stelojn, kaj por riparo de la pafilo tri mil stelojn.

Загрузка...