(por kamparanino)

Sinjorino, kapoto ne sufiĉas por via riĉo, se sub ĝi ne estas ĉaro da puraj ovoj.

Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore

Baniko: — Mia edzino estas aĉa skoldemulino. La kunvivado kun ŝi estas infera. Mi ŝatus scii, kial via edzino estas tiom bona, tiom afabla, tiom komplezema.

Kruko: — Facile. Mi regule batas ŝin unu fojon ĉiusemajne.

Baniko: — Kial?

Kruko: — Eĉ kiam mi ne scias, ŝi scias — kial.

La stranga butiko

En la juda kvartalo de Bervalo Kruko vidas en montrofenestro vekhorloĝojn. Unu el ili multe plaĉas al li. Li eniras la butikon:

— Mi deziras tiun vekhorloĝon.

— Mi ne vendas horloĝojn. Mi estas la oficiala cirkumcidisto de la juda komunumo.

— Kial do tiuj horloĝoj?

— Kion do vi volas, ke mi prezentu en mia montrofenestro?

* * *

S-ino Kruko kaj s-ino Baniko interŝanĝas impresojn pri sia geedza vivo.

S-ino Kruko: — Mia edzo kaj mi dormas en apartaj ĉambroj. Ni lasas tamen la pordon malfermita inter la ĉambroj.

S-ino Baniko: — Kaj kiel okazas koncerne la geedzan devon?

S-ino Kruko: — Kiam mia edzo deziras min, li mallaŭte fajfas. Kaj mi tuj iras en lian liton.

S-ino Baniko: — Sed kiel vi povas konigi vian edzon pri via propra amoremo?

S-ino Kruko: — Estas facile. Mi tiam demandas lin: «Karulo, ĉu vi ne ĵus fajfis?»

Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis

Juna viro erare eniras hotelan ĉambron, kie maljunulino ĵus senvestiĝis.

— Ho, pardonu, sinjorino. Mi eraris.

— Jes, amiko. Vi venas kvardek jarojn tro malfrue.

La naiveco de pastro Brown

Juna pastro sidas unuafoje en konfesejo. Bela pekulino ĵus deklaris:

— Patro, mi faris 69 kun mia edzo.

La sensperta pastro, neniam leginte la 39an soneton de P.Peneter, tute ne scias, kio estas tiu peko. Per lertaj demandoj li tamen igas la konfesantinon doni al li kelkajn detalojn pri la mistera numero. Poste li balancas la kapon, nenion dirante. Tiu silento timigas la belan pentemulinon.

— Patro, ĉu estas tre grava peko?

— Jes, — flustras li. — tio estas grava peko.

Kaj li ekkrias, levante la manojn kaj la okulojn al la ĉielo:

— Sed kia mirinda kombinaĵo!

Vojaĝo interne de mia ĉambro

Revenante vespere de vojaĝo, Baniko vidas fremdajn virajn vestaĵojn en sia dormoĉambro. Lia edzino ŝajnas tre embarasita en la lito. Suspektante, ke io estas ne en ordo, Baniko priserĉas la loĝejon kaj efektive trovas nudan viron en la formetejo. Li kolere eltiras lin el la kaŝejo kaj krias:

— Mi konas vin, mi jam vidis vin. Kiam? Kie?

— Pasintmonate en la ŝranko.

* * *

Kruko proponas maldecajn agojn al junulino. Ŝi rifuzas:

— Neniam antaŭ la edziniĝo.

— Do mi atendu ĝis post via edziniĝo.

* * *

Maljunulo deklaras al Kruko:

— Mi neniam fumis, mi neniam drinkis, mi neniam amoris, kaj tial mi povos baldaŭ festi mian centan naskiĝtagon.

— Kiamaniere?

Vivo de plantoj

Vespere junaj gefratoj diskutas en sia ĉambro pri la deveno de la infanoj.

— Oni trovas ilin en rozoj, — diras la plej juna.

— Ne, en brasikoj. Kion vi penas pri tio, Joĉjo?

La dekjara Joĉjo kompateme ridetas pri tia nescio kaj moke respondas:

— Jen en rozoj, jen en brasikoj.

Post unu horo oni aŭdas el la apuda dormoĉambro de la gepatroj ritman litoknaradon.

— Kion do ili faras? — demandas la plej juna.

Joĉjo rikanas:

— Ĝardenlaborojn!

Kiu devas, tiu elekti ne povas

Modelan farmobienon vizitas ges-oj Kruko. En angulo de stalo atendas fortika virbovo. La gvidisto klarigas:

— Tie estas la geiĝejo.

S-ino Kruko montras egan intereson.

— Kiom da sekskuniĝoj plenumas tiu bovo?

— Proksimume dek aŭ dek du ĉiutage.

S-ino Kruko turnas sin al la edzo kun riproĉa mieno.

— Ĉu vi aŭdis? Dek aŭ dek du!

— Eble, sed li ŝanĝas ĉiufoje la inon.

La Fundamento

S-ino Baniko revenas hejmen kun multekosta koliero.

— Rigardu, karulo, kion mi gajnis per tombola bileto.

Post kelkaj tagoj Baniko miras, vidante sian edzinon vestita per vizonpelta mantelo.

— Jes, karulo, mi gajnis tiun mantelon per tombola bileto. Sed mi estas nun tre laca. Ĉu vi povus prepari al mi banon?

— Volonte.

S-ino Baniko malvestas sin kaj iras en la banĉambron.

— Karulo, kial vi verŝis tiom malmulte da akvo en la bankuvon?

— Karulino, mi ne volas, ke vi difektu vian tombolan bileton, malsekigante ĝin.

Universala skribo

En arkeologia instituto profesoro diktas malnovegiptan tekston. La studentoj, kiuj jam de pluraj jaroj lernis la hieroglifojn, nun diligente desegnas hometojn, birdetojn kaj aliajn ĉiuspecajn signoj.

Kiam la profesoro diktas «La reĝino donis al la faraono grandan plezuron», studento klinas sin al najbaro kaj demandas:

— Kiel vi skribis «grandan plezuron»?

— Per malgranda piĉo.

* * *

— Panjo, ĉu estas vere, ke la anĝeloj havas flugiloj?

— Jes.

— Ili do povas flugi?

— Certe.

— Ĉu ankaŭ nia servistino povas flugi?

— Kial tiu demando?

— Hieraŭ paĉjo nomis ŝin «anĝelo mia» kiam kisis.

— Ŝi forflugos morgaŭ matene.

Stranga heredaĵo

Dezirante resti juna laŭ la fama metodo de profesoro Voronof, okdekjarulo greftis al si ĉimpanzajn testikojn. Nun li estas feliĉega, ĉar lia edzino gravediĝis.

En kliniko li malpacience atendas la rezultojn de la akuŝo. Kiam la pordo de la atendejo malfermiĝas, li impetas al la flegistino:

— Nu, fraŭlino, ĉu knabo aŭ knabino?

— Ni ankoraŭ ne povas ekscii tion, ĉar ĝi tuj saltis kaj grimpis sur ŝrankon.

Kion vi pripensas, tio al vi venas

Du amikinoj babilas:

— Malgraŭ multaj baraktoj mi ne sukcesis akiri vizonpeltan mantelon. Kiel do vi sukcesis?

— Tute simple. Mi ne baraktis.

Montru moneron, ĉio fariĝos

Diboĉema maljunulo sidas apud infanludejo kaj rigardas per lascivaj okuloj ŝnursaltantajn knabinojn. Al tiu, kiu saltas plej alten, li donas plurfoje bombonojn. Tiam proksimiĝas knabino, kiu senhonte deklaras:

— Se vi donacos al mi 20 stelojn, mi montros al vi, kie oni operaciis min pri apendicito.

Salivumante pro voluptemo, la maljunulo tuj donas al ŝi la 20 stelojn. Ŝi tiras lin en apudan dezertan straton, montras al li domon kaj forkuras, ridante:

— Jen en tiu kliniko oni min operaciis.

Estro ne malsatas

Riĉulo invitis junan laboristinon de sia fabriko al vespermanĝo en luksa restoracio. Jam de longe li amindumas la belulinon, kaj li esperas, ke nun venis la ŝanco konkeri ŝin.

Ĉetable la malriĉa laboristino mendas ĉiujn plej multekostajn manĝaĵojn: kaviaron, palinuron, alaŭdan hepataĵon, ĉampanon…

Kun iom malmodesta tono la riĉulo diras al ŝi:

— Vi verŝajne ne manĝas ofte tiajn aĵojn en via familio.

— Jes, sed en mia familio neniu volas kuŝi kun mi.

* * *

En Heroldo de Bervalo aperis anonceto: «Luebla al fraŭlo luksa apartamento kun marmora banĉambro, televidilo, telefono, k.t.p.»

Malgraŭ la tre alta prezo iu sinjoro sonorigas ĉe la indikita adreso. La pordon malfermas bela virino tute nuda. La fraŭlo, mirante, demandas:

— Kiu vi estas?

— K.t.p.

Diligenta kolegaro

Virino estas graveda. Ŝi baldaŭ havos sian dekduan infanon. La kuracisto, balancante la kapon, demandas ŝin:

— Ĉu via edzo do ne estas singarda?

— Li estas, sed la aliaj ne.

Funebra parolado

Vidvo ploregas dum enterigo de sia edzino. La larmoj fluas neelĉerpeble. Liajn amikojn emociegas tia ĉagreno. Ili provas konsoli lin:

— Tio estas terura, kompreneble. Sed estu kuraĝa. Pripensu, ke post jaro aŭ du vi eble renkontos alian virinon.

— Jes, post jaro aŭ du! Sed kion mi faru hodiaŭ vespere?

* * *

Virino konatiĝis kun eta ĉino. Li invitas ŝin en sian loĝejon, promesante eksterordinarajn ĝuojn. La ĝuema virino vespere vizitas la etan ĉinon, kaj efektive li montras sin en la lito vera eksperto. Post iom da tempo li diras: «Atendu momenton» kaj malaperas sur la liton. Kiam li revenas, li denove superŝutas ŝin per nekredeblaj amorfantazioj. Poste li diras: «Atendu momenton» kaj malaperas sub la liton. Kiam li revenas, la virino miras, ke li estas kapabla doni al ŝi ankoraŭ tiom da karnaj plezuroj. Ŝi deziras scii, kiun rimedon li uzas, kaj, kiam li diras: «Atendu momenton», ŝi rigardas sub la liton kaj malkovras tie … sep etajn ĉinojn.

Kvarpieda kamarado

De sur sia balkono junaj geedzoj observas spektaklon. Ĝuste antaŭ sia domo ili vidas gehundojn, kiuj kopulacias laŭ la kutima hunda maniero. La jua viro flustras al sia emociita edzino:

— Ankaŭ tion mi ŝatus fari kun vi.

La juna edzino ribelas:

— Fi! Hontu. Ni ne estas bestoj.

— Tio tamen estus certe agrabla.

— Komence mi devas priparoli tion kun mia panjo.

En la sekva tago la konsultita patrino konsilas al sia filino:

— Ĉiel plaĉu al via edzo. Faru ĉion, kion li petas de vi.

Vespere la juna viro demandas sian edzinon:

— Nu, ĉu via patrino samopinias kun mi?

— Jes. Mi do akceptas fari tion, kiel vi deziras. Sed, mi petegas vin, pro la najbaroj prefere ne sur nia trotuaro.

La tempo ĉiam malkaŝas la veron

— Diru al mi, Baniko, ĉu vi memoras pri nia vojaĝo antaŭ ses monatoj.

— Jes, Kruko, mi memoras.

— Ni pasigis nokton en kastelo, ĉe riĉa vidvino, kaj vi poste neniam diris al mi, ke vi profitis la okazon, por kuŝi kun la vidvino.

— Jes, mi konfesas, ke mi tiam ĝuis agrablan nokton.

— Mi ĵus ricevis leteron de ŝia notario. Mi ŝatus scii, kial vi diris al ŝi, ke vi nomiĝas Kruko.

— Pardonu, amiko. Mi ne pensis, ke tio havos sekvojn.

— Mi pardonas tiom pli, ke la vidvino mortis kaj postlasis al mi sian tutan heredaĵon.

En tolaĵo virino vidiĝas

S-ino Kruko rimarkas, ke la servistino metas ĉiutage mamzonon en la lesivotajn tolaĵojn.

— Laŭdinda estas ja la higieno, sed ĉu al vi ne ŝajnas, ke via puremo estas troa? Eĉ mia filino ne ŝanĝas tiom ofte la mamzonon.

— Eble, sinjorino, sed la fianĉo de fraŭlino Kruko estas advokato. Mia amiko estas karbovendisto.

Vivu longe kaj en sano ĉiu akademiano

Maljuna akademiano profitas internacian kongreson por viziti junan kongresaninon en ties hotelĉambro. Bedaŭrinde lia aĝo malhelpas lin atingi la necesan potencon, por kontentigi ŝin.

Malpacience ŝi murmuras:

— Mia korpo estas tamen bele. Rigardu do, kiel ĉarme estas mia brusto. Ĉu vi ne trovas mian ventron rave? Ha! mi deziregas, ke vi igu min feliĉe.

Per ĉagrena voĉo la akademiano demandas:

— Kial tiu uzaĉo de la e-vorto?

— Pro la e-fiko!

Ŝlosilo uzata ruston ne konas

En la jaro 1292 okazis la naŭa kruca militiro. Antaŭ ol forlasi sian bervalan kastelon, la grafo Baniko la IIIa venigis sian vasalon Kruko kaj diris al li:

— Kara barono Kruko, mi fidas al vi. Jen la ŝlosilo de la ĉastozono, kiu devigos mian edzinon resti fidela ĝis mia reveno. Ĵuru al mi, ke vi respektos la honoron de la grafino.

— Mi ĵuras.

Kun laŭtaj fanfaroj kaj flirtantaj standardoj Baniko la IIIa ekrajdis al Jerusalemo. Li estis apenaŭ du mejlojn for de Bervalo, kiam vidis la baronon Kruko algalopi ŝvitante kaj kriante:

— Haltu, grafa moŝto, haltu! Vi donis al mi neĝustan ŝlosilon.

* * *

Virbovo, trovinte ganton sur herbejo, galante demandas belan bovinon:

— Fraŭlino, ĉu vi perdis vian mamzonon?

* * *

Maljuna fraŭlino adoptis miksrasan hundon nomitan Vilpugulo. Ĉar ŝi estas tre pia, ŝi kutimiĝis konduki la hundon ĉiudimanĉe en la preĝejon. Tio kompreneble ne plaĉas al la aliaj paroĥanoj, kaj delegacio da bigotinoj intervenas ĉe la pastro.

— Sinjoro paroĥestro, ne decas, ke hundo eniru preĝejon. Estas des pli sakrilegie, ke tiu hundaĉo nomiĝas (ni apenaŭ kuraĝas prononci la nomon) Vilpugulo.

La paroĥestro petas la mastrinon de Vilpugulo de nun lasi la hundon hejme. La maljuna fraŭlino malvolonte akceptas.

Sekvadimanĉe ĉio estas en ordo, kaj neniu hundo ĝenas la Diservon. La piularo aŭskultas kortuŝan predikon. Ve! Vilpugulo sukcesis forkuri el la domo, kaj meze de la prediko ĝi puŝas la pordon de la preĝejo. Per emocia voĉo la pastro ĝuste prilaboras la animojn de sia zorgataro:

— Gefratoj, ĉiu el vi, kiu estas … (li ekvidas la hundon) Vilpugulo, tuj eliru el la domo de Dio!

La ĉeestantoj obeeme ekstaras kaj direktiĝas al la elirejo. La pastro tute ne komprenas. Li forlasas la predikseĝon kaj kuras en la navon. Nur la maljuna fraŭlino restis sur sia loko.

— Fraŭlino, fraŭlino, kio okazas?

Ŝi balbutas per kapreska voĉo:

— Sinjoro paroĥestro, hodiaŭ matene defalis la lasta haro de mia pugo.

Fluidaĵo sen difino...

Avarulo devas analizigi sian urinon. Ĉar la prezo de tia ekzameno ŝajnas al li tre alta, li decidas, ke la tuta familio profitu la analizon, kaj portas al la apoteko botelon da opa likvaĵo.

Kompreneble la apotekisto tuj rimarkas la trompon de la avarulo, kaj kiam tiu revenas por informiĝi pri sia sanstato, la apotekisto deklaras:

— Sinjoro, vi havas sifilison, via bopatrino ikteron, via filo blenoragion, via filino estas graveda, via katino seksardas kaj via edzino same.

* * *

Antaŭ la rekrutekzameno soldatiĝontoj staras nudaj. Subite militista kuracisto proksimiĝas al junulo, kies peniso montras egan eksciton kaj kolere blekas:

— Porko, hontu! Ĉu vi ne povas stari normale kiel viaj kamaradoj?

— Mi ŝatus, — pepas la virineska rekruto. — sed vi devas unue elirigi la junan blondan leŭtenanton.

Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo

Infanoj eliras el la lernejo kaj diskuras. Antaŭ la pordo staras dikventra viro. Instruistino proksimiĝas al li kaj demandas:

— Ĉu vi atendas infanon?

— Ne, mi estas hidropsulo.

Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco

Kruko ricevas de Baniko komercleteron, en kiu li trovas tridek sep tajperarojn. Ĝoje li prenas sian ĉapelon, dirante:

— Mi tuj vizitu lin. Li certe ĵus dungis novan amorvekan sekretariinon.

Esprimo de sentoj

Kruko estas invitita al vespermanĝo ĉe la grafino Mambolino. Ĉeestas ankaŭ dekduo da gemondumanoj. Dum oni surtabligas la deserton, la grafino turnas sin al Kruko, petante:

— Sinjoro Kruko, rakontu do al ni iun el viaj aventuroj, kiam vi vojaĝis en Hindujo.

Tusetante, por klarigi la voĉon, Kruko komencas:

— Iam mi paŝis laŭ mallarĝa vojeto en ĝangalo, kiam mi subite renkontis grandan tigron. Senhezite mi alŝultrigis mian karabenon, sed bedaŭrinde ĝi malfunkciis.

— Ho, kaj poste?

— Poste mi kaptis mian ponardon, kaj, kiam la tigro estis tute proksime, mi eligis teruran krion: Ĥĥĥĥaaa!

— Kaj poste?

— Ve, mi fekaĉis en mian pantalonon.

La ĉeestantaron konsternas tia triviala esprimmaniero, nekutima en la mondumo. La sinjorinoj krietas: ŝoke! La sinjoroj maĉas siajn lipharojn. La grafino provas ripari la bedaŭrindan incidenton:

— Estas facile kompreneble, ke en tia situacio, kiam oni troviĝas antaŭ la faŭko de tigro, la organismo reagas…

Kruko interrompas ŝin:

— Ne antaŭ la tigro mi fekaĉis en la pantalonon, sed ĝuste nun, kiam blekis: Ĥĥĥĥaaa!

Загрузка...