(por sentema vojaĝantino)

La blindulino ne toleras pufon de ĉaro en sia vagono.

Gaja lernolibro

Maljuna tedulo, provante delogi knabinon, premas ŝin kaj flustras:

— Mi legas en vi kvazaŭ en libro.

— En libro brajle skribita.

Ĝustatempa vorto estas granda forto

Kruko vintre libertempas en neĝa montaro. Foje enirante en lignodomon, li surprizas junulinon, kiu suprenfaldis la jupon antaŭ kameno por varmigi sian logan ventron. Kruko galante diras:

— Fraŭlino, se ĝi estas por mi, ĝi estas jam sufiĉe kuirita.

Li neniam venkis la alfabeton

Kruko luis belan dometon en la ĉirkaŭaĵo de Bervalo. En ĝin li povas trankvile inviti siajn amikinojn. La lasta vizitantino venis jam tri fojojn. Kruko tiel dediĉis sin al amorado, ke iom malzorgis la kuirarton. Ĉiufoje ŝi devis manĝi nur kaĉon.

Kruko denove skribas al ŝi invitleteron, en kiu li laŭdas la belon de la domo kaj de la pejzaĝo. La nova amikino estas preta reiri al la rendevuejo, sed havante lastamomentan malhelpon, ŝi komisias al la poŝto telegrafadon de jena teksto: VI LOĜAS BELE — SED PRO MALOPORTUNA ŜANĜO MI VENOS PLI POSTE — KVANKAM MI MALŜATAS VIAN KAĈON.

Malgraŭ la bedaŭrinda prokrasto Kruko estas ravita de tiu brula amkonfeso. Li ja tute forgesis, ke telegramo ne havas supersignojn…

Загрузка...