(por sportisto)

Post tenispaŭzo plaĉas reko el elektemulo

Por ĉiam netuŝebla

La restoracio Bonsupo en Bervalo estas mondfama pro sia higieno. Fremda gasto demandas kelneron:

— Ĉu estas vere, ke vi ne rajtas tuŝi ion ajn per la fingroj?

— Estas vere. Rigardu.

La kelnero havas ŝnureton ĉirkaŭ la kolo. Li tiras la finon de la ŝnureto el la brustopoŝo. Al ĝi estas ligita kulereto.

— Per tiu kulereto mi donas al vi ĉion, kion vi volos: salon, pipron k.t.p.

La kelnero havas ĉirkaŭ la kolo alian ŝnureton, kies ekstremaĵo estas kaŝita en la pantalonfendo.

— Por kio utilas tiu ŝnureto? — demandas la gasto.

— Sinjoro, kiam mi iras al necesejo, ĉar mi rajtas tuŝi nenion per la manoj, mi eltiras mian «kranon» per la ŝnureto.

— Sed kiel vi remetas ĝin en la pantalonon, ne tuŝante ĝin?

— Sinjoro, por tio mi uzas mian kulereton.

* * *

Kruko manĝas en luksa restoracio kun belega blondulino ĵus trafita sur la strato. Ĉe apuda tablo sidas eleganta virino, kiu ridetas al li. Post duonhoro ŝi donas al kelnero papereton por Kruko. Sur ĝi ŝi notis: «La junulino, kun kiu vi manĝas, estas nur mia ĉambristino. Krome ŝi surhavas robon de mi».

Kruko redonas la papereton al la kelnero, skribinte: «Trankviliĝu. Ŝi ne surhavos ĝin longe».

Kiu frapas, al tiu oni malfermas

Jam de pluraj tagoj hotelestro provas delogi novan servistinon. La koketulino ne volas cedi. La voluptemo frenezigas lin. Iun nokton li supreniras al ŝia subtegmenta ĉambro kaj diskrete frapas la pordon:

— Manjo, mi petas, enlasu min.

— Ne.

Pasas momento. Li frapas pli forte. Ŝi tuj malŝlosas la pordon, kiam aŭdas la sezamon:

— Manjo, ĉu vi divenas, per kio mi frapas vian pordon?

Jam teni min ne povas mi facile

Juna lernanto sidas sur la unua benko de la klaso. Li anoncas sin per fingroklako:

— Fraŭlino, mi vidas viajn genuojn.

La juna instruistino estas koketa sed severa.

— Tuj eliru sur la korton por horduono.

En la sekva tago la knabeto subite deklaras:

— Fraŭlino, mi vidas viajn nigrajn ĵartelojn.

— Vi estas senhonta infano. Tuj foriru kaj restu unu tagon hejme.

Post kelkaj tagoj la juna lernanto sidiĝas, sed baldaŭ ekstaras kaj eliras el la klaso. La instruistino vokas lin:

— Kien vi iras, Beĉjo?

— Pro ĉio, kion mi ĵus vidis, mi prenas dusemajnan libertempon.

Veku, ho veku, veku konstante

Kruko ferias en malgranda vilaĝo. Promenante tra la stratoj, li miras pri la granda nombro de infanoj videblaj ĉie en la vilaĝo. Li demandas drinkejmastron:

— Diru al mi, kial la ĉi tiea loĝantaro estas tiom naskema?

— Tute simple. Nur pro la trajno de 6h 05.

— Mi ne komprenas.

— Ĉiutage la trajno je 6h 05 vekas ĉiujn loĝantojn. Estas tro frue por ellitiĝi kaj tro malfrue por reekdormi. Kio do restas, por okupiĝi en la lito?

La feino

— Vi estas por mi feino. Via loĝejo aspektas kiel fea kastelo. Nia amo estas kvazaŭ fe-rakonto.

— Ĉu vi estus feliĉa ferii ĉe mi?

— Jes, tutan semajnon inter viaj fe-muroj.

Ŝipestro rakontas

En drinkejo apud la bervala haveno sidas malgaja junulino. Proksimiĝas maristo:

— Kio estas al vi, fraŭlino?

— Ve, mi venis de malproksime por migri al Aŭstralio, sed mi ne havas monon.

— Mi povas helpi vin. Venu sur mian ŝipon, kaj mi kaŝos vin.

Du fojojn ĉiutage la maristo vizitas la belan vojaĝantinon kaŝitan en la holdo, por alporti al ŝi manĝaĵon. Jam dekomence li komprenigis ŝin, ke lia helpo estas ne tute neprofitema. Ŝi ne rezistas, ĉar scias, ke ŝi devas iel pagi la maran veturon, kaj cetere iom da amorado rompas la monotonecon de ŝia izolejo.

Post du semajnoj en la holdo subite aperas la ŝipestro.

— Kion vi faras ĉi tie?

— Kompatu min, sinjoro kapitano. Mi deziras iri ĝis Aŭstralio.

— Kion vi fantazias? Al Aŭstralio! Ĉu vi ne scias, ke mia pramŝipo veturas ok fojojn ĉiutage de la okcidenta Bervalo al la orienta Bervalo kaj reen?

Facila vento

Fraŭlino konsultas maljunan kuraciston:

— Sinjoro doktoro, jam de tri monatoj mi estas maltrankvila. Mi timas, ke mi estas graveda.

Li esploras ŝin.

— Ne, fraŭlino. Trankviliĝu. Vi suferas pro iom da nervozeco. Vi havas nur aeron en la abdomeno.

Post tri pluaj monatoj la ventro de la fraŭlino konsiderinde rondiĝas. Ŝi reiras al la kuracisto.

— Kredu min, fraŭlino. Vi havas nur aeron en la ventro.

Post tri monatoj la fraŭlino naskas belegan bebon.

Iam ŝi promenas, puŝante sian infanĉareton sur la trotuaro. Preterpasas la maljuna kuracisto, kiu intertempe tute forgesis ŝin. Li rigardas en la ĉareton.

— Ho! kiel ĉarma estas tiu infano! Kiel do nomiĝas tiu bela knabeto?

Ŝi laŭte krias al li:

— Li nomiĝas Furzo!

La verda koro

Instruistino volas provi la imagopovon de la lernantoj. Ŝi prenas sian naztukon kaj svingas ĝin. Ŝi demandas la knabojn laŭvice:

— Kion vi imagas ĉe tio?

Iu respondas, ke li pensas pri velŝipo, alia — pri adiaŭantoj, alia — pri sekiĝantaj tukoj.

— Bone, bone. Kaj vi, Krukido, pri kio vi pensas?

— Pri nudaj virinoj.

— Kiel do vi povas pensi pri tio?

— Mi ĉiam nur revas pri nudaj virinoj.

* * *

Nova, naiva servistino laboras ĉe Baniko. De sia oficejo Baniko telefonas hejmen:

— Diru al sinjorino Baniko, ke mi venos hodiaŭ pli malfrue. Ŝi trankvile enlitiĝu, atendante min.

— Bone, sinjoro. Mi sciigos la sinjorinon. Sed kiun mi anoncu?

Farita ne refariĝos

Milionulo Ŝimalok enmigris en Bervalon. Iam li aperas en unuaranga kliniko kaj klarigas al la ĉefkuracisto:

— Doktoro, mi deziras vi kastri mi.

— Sinjoro, tio estas grava afero, kaj mi ne scias, ĉu…

— Mi mono havi, mi povi pagi, mi volas vi mi kastri.

Post longa hezito la kirurgo cedas al la peto de Ŝimalok kaj operacias lin. Post la anestezo Ŝimalok vekiĝas en dulita ĉambro. Lia kunulo demandas:

— Ĉu ankaŭ vi igis vin cirkumcidi?

— Cirkumcidi! Jen la vorto mi vane serĉi du monatoj en Plena Vortaro.

Kie maldike, tie rompiĝas

Alia riĉa homo venas en la saman klinikon:

— Sinjoro doktoro, mi deziras, ke vi detranĉu unu centimetron de mia vira organo.

La kuracisto jam aŭdis tiom da strangaj deziroj, ke li akceptas. Du tagojn post la operacio la paciento petas:

— Sinjoro doktoro, fortranĉu ankoraŭ unu centimetron.

La kirurgo obeas. Sed li miras, kiam la ulo poste diras al li:

— Nun bonvolu rekudri la unuan centimetron al la ceteraĵo.

— Mi tute ne komprenas, kion vi volas.

— Tio estas tamen facile komprenebla. Kiam mi bezonas mian membron, mi konstatas, ke ĝi ĉiam kurbiĝas en la mezo.

Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara

Tri amikoj komparas la logaĵojn de siaj respektivaj edzinoj.

— La mia havas rondajn mamojn, kiel pomoj.

— Mi multe ŝatas la pirformajn mamojn de la mia.

— Ha! mi estas pli enviinda ol vi ambaŭ. La mamoj de mia edzino estas tiom molaj, ke mi povas doni al ili ajnajn fruktoformojn.

Dubo gardas kontraŭ risko

Kruko donas konsilojn al sia granda filo:

— Se vi iam iros al publikulino, atentu la venereajn malsanojn. Kunportu citronon kaj per ĝi surŝprucu ŝian… vi ja komprenas min. Tio mortigas ĉiajn mikrobojn, bacilojn, bakteriojn kaj virusojn.

La juna Krukido profitas la patran instruon kaj, pleniginte siajn poŝojn per citronoj vagas tra malbonfama kvartalo de Bervalo. Post momento li estas en ĉambro de deĵoranta stratulino. Ŝi atendas sur lito, ke li bonvolu uzi ŝian gastamon. Tiam li tranĉas citronon kaj elpremas ĝin super la danĝera parto. Ŝi jam vidis tiom da stranguloj en sia kariero, ke apenaŭ miras. Por esti sekura, li tranĉas duan citronon. Ŝpruc! ankoraŭ kelkajn gutojn. Ĉe la tria citrono la horizontalulino ribelas:

— Nu, knabego, ĉu vi venis por fiki aŭ por sorbi ostrojn?

Загрузка...