Inter la krucoj, karaj preĝoj konvenas al via amo.
En apudaj ĉeloj de necesejo Kruko kaj Baniko, iom ebriaj, provas liberigi sin de obstina konstipeco. Ili reciproke kuraĝigas unu alian per ĝemoj kaj gruntoj:
— Ĥĥĥa!
— Ĥĥĥo!
— Nu, plue! amiko. Ĥĥĥa!
— Antaŭen, Kruko! Ĥĥĥo!
Subite aŭdiĝas neta plonĝobruo en ĉelo: plaŭ!
— Feliĉulo, — murmuras Kruko.
— Idioto! — krias Baniko. — Enfalis mia poŝhorloĝo!
Vintre gesinjoroj Baniko sidas en negliĝoj antaŭ la kameno. Subite li sentas, ke la fajro havas mirindan influon al lia viraĵo. Li krias:
— Banikino, tuj supreniru al la dormoĉambro. Baldaŭ mi estos amorpreta.
Ŝi ĝoje kuras en la ĉambron kaj atendas la edzon. Bedaŭrinde, kiam li venas supren de la ŝtuparo, la efiko de la fajro jam malaperas, kaj li malgaje revenas al la varma kameno. Post dek minutojn Baniko krias al la edzino:
— Karulino, nun mi venas!
Ve! Kvankam li plej rapide galopas, li ne sukcesas eniri la dormoĉambron kun sia tuta potenco.
Kun kunpremitaj dentoj Baniko reatendas la miraklon antaŭ la kameno. Samtempe li ŝovas fajrostangon en la flamon. Kiam li estas denove preta, li malrapide supreniras la ŝtuparon, kaj, tenante la fajroruĝan metalan stangon sub la kaprica karna stango, li minace murmuras:
— Se vi falos, vi brulvundos vian kapon. Se vi falos, vi brulvundos vian kapon…
Instruisto: — Nomu kelkajn harkovritajn objektojn.
Bona lernanto: — Broso, peruko, senpolvigilo, peniko…
Instruisto: — Bone. Kaj vi, Krukido, nomu al mi aliajn harkovritajn objektojn.
Krukido: — Jes, sinjoro, la globoj de bilardo…
Instruisto: — Ĉu vi estas freneza? Ĝuste la globoj de bilardo estas modelo de glateco, de senhareco…
Krukido: — Certe ne, sinjoro.
Li turnas sin al la fundo de la klaso kaj vokas:
— He, Bilardo! Malfermi vian pantalonon kaj montru al la instruista moŝto viajn globojn.
— Ni kredas, ke certe Krukido fariĝos ginekologo kiel plenkreskulo.
En usona hotelo vojaĝanto trovas sur la noktotablo de sia ĉambro biblion. Super la lito pendas granda surskribo: «Se vi estas deprimita, legu la psalmon 86: Klinu, ho Eternulo, Vian orelon». La vojaĝanto legas la psalmon ĝis la lasta verso: «Ĉar vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos».
La vojaĝanto malkovras poste jenajn liniojn krajone skribitajn sur la psalmo 86: «Se la Eternulo ne sukcesis konsoli vin, turnu vin al f-ino Daisy, tel. n-ro 88176».
Ursodresisto enŝteliĝis en garbejon por pasigi nokton kun sia besto. En la mallumo lin subite vekas iu, kiu kuŝas apud li kaj murmuras:
— Mi estas la servistino de la farmodomo.
Efektive liaj manoj malkovras virinajn formojn, kiujn li tenere ekpalpadas. La karesado multe plaĉas al la servistino, kaj ŝi baldaŭ eligas ĝuajn krietojn kaj flustras:
— Vi almenaŭ amoras ne tiel brutale, kiel via amiko kun la peltaĵo.
La fileto de bankdirektoro diras al la filineto de pordisto:
— Miaj gepatroj aĉetis al mi fratineton.
La knabineto respondas:
— Miaj gepatroj estas malriĉaj. Miajn gefratojn ili faras mem.
Enketisto demandas sinjorinon:
— Kiom da infanoj vi havas?
— Ses.
— Kiom ili aĝas?
— Nu, dek, naŭ, ok, sep, ses kaj kvin jarojn. Poste ni aĉetis televidilon.
Maljuna aktoro konsultas kuraciston:
— Sinjoro doktoro, mia kuzo estas 80-jara kiel mi. Tamen li regule plenumas sian edzan devon. Plie li diris al mi, ke li kontentigas du fojojn ĉiusemajne sian amorantinon kaj ke li ofte vizitas bordelon. Sinjoro doktoro, mi ŝatus esti kiel li. Kion mi faru?
— Faru kiel li: mensogu.
La telefono sonoras. Baniko prenas la aŭskultilon.
— Ne, ĉi tio ne estas la informejo pri la stato de la vojoj.
Baniko malŝaltas kaj turnas sin al la edzino, klarigante:
— Iu idioto demandis, ĉu la vojo estas libera.
Post vizito al sia amikino, kiu estas sola en la gepatra domo, juna viro petas:
— Mi deziras ankoraŭ rapide kisi vin, antaŭ ol foriri.
— Nu, konsentite, sed komencu tuj, ĉar post horo venos mia panjo.
En kupeon eniras viro kun ok infanetoj. Iu rimarkigas:
— Vi havas grandan familion.
— Ili ne estas miaj idoj.
— Vi verŝajne estas edukisto.
— Ne, mi vendas kondomojn pogrande, kaj nun mi reportas plendojn de kelkaj klientoj al mia fabriko.
La filino de policano rakontas al sia patro:
— Hieraŭ vespere mi flirtis kun junulo, kiu poste ne volis diri al mi sian nomon. Feliĉe mi notis liajn fingrospurojn.
— Mi ne komprenas. De kelka tempo tute ne vendiĝas la verkoj de Zamenhof.
Kruko konatiĝis kun junulino sur la strato. Li proponas:
— Mi mendos ĉambron en la hotelo Bonveno. Venu post unu horo kaj diru, ke vin atendas via edzo, s-ro Kruko.
Post horo la delogita junulino efektive aperas ĉe la hotelakceptejo kaj demandas:
— En kiu ĉambro loĝas mia edzo?
— Kiel vi nomiĝas, sinjorino?
— Krulo aŭ Krugo, mi ne ĝuste memoras.
Ĉambroluigantino: — Mi kredis pasintnokte, ke vi revenas hejmen kun viro.
Bela luantino: — Ve! ankaŭ mi kredis, ke ĝi estas viro.
Kamparano aĉetis novan kokon, por anstataŭi la maljunan birdokortestron. La maljuna koko petas sian junan kolegon:
— Amiko, lasu al mi almenaŭ unu aŭ du kokinojn.
— Ne, — fiere respondas la juna koko. — De nun mi estas la estro de ĉiuj kokinoj. Vi povas malaperi en la kuirpoton.
— Donu al mi unu ŝancon. Ni faru vetkuron. Ĉu vi vidas la pomujon ĉe la fino de herbejo? Tiu, kiu atingos ĝin unua, estos la reĝo de la birdokorto. Sed pro mia granda aĝo bonvolu lasi min starti tri sekundojn antaŭ vi.
Kun malhumila rikano la juna koko akceptas, kaj ili ekkuras unu post la alia. Subite pafo trafas la junan kokon, kiu falas senviva.
Kun fumanta fusilo enmane, la kamparano murmuras:
— Mi ne komprenas. De kelka tempo oni vendas al mi nur pederastiajn kokojn.