(por ŝipano)

Tra la malgranda kilsono la fakulo ne sukcesis trovi la pruon.

Per kio ni amuzu nin?

— Sinjoro doktoro, kion mi faru, por ne havi infanon de mia fianĉo?

— Maĉu gumon, fraŭlino.

— Ĉu antaŭ aŭ post la seksumado?

— Anstataŭ.

* * *

Enirante la skriboĉambron de sia edzo, la edzino de fama akademiano trovas lin tenanta sian sekretariinon sur la genuoj. Ŝi ekkrias:

— Mi estas surprizita.

— Ne, — rebatas la puristo. — Diru pli ĝuste: «Mi miras», ĉar surprizita estas mi.

Abunde kaj redunde

Viro renkontas iaman instruiston.

— Ĉu vi rekonas min? Mi estas Prusto, via lernanto antaŭ dudek jaroj.

— Ne.

— Nun mi estas patro de dek du infanoj.

— Ha! nun mi memoras pri vi. Prusto, kiu neniam atentis.

Ne ekzistas terno sen nazo

Baniko vespere revenas hejmen kaj diras al sia edzino:

— Mi estas maltrankvila. Jam de du semajnoj, kiam mi eliras el mia oficejo, iu nekonato preterpasas kaj rikanas: «Kokrito, fia kokrito».

— Karulo, — respondas s-ino Baniko. — Vi scias, ke mi amas vin. Ne atentu la stultaĵojn de nekonata ŝercemulo.

La sekvan tagon, kiam Baniko forlasas la oficejon, la nekonato flustras al li:

— Denuncanto, fia denuncanto.

* * *

Renkontante ĝibulon, pederasto ekkrias:

— Ha, kia bela brusto!

Mastro en vojo — servantoj en ĝojo

Riĉulo, revenante de vojaĝo, vidas en la salono sian serviston trinkanta konjakon kaj fumanta cigaron. Li skoldas la serviston:

— Mian konjakon, miajn cigarojn! Kial ne mian edzinon?

— Sinjoro, bedaŭrinde ne mi, sed la ŝoforo gajnis ŝin ĉe pokerludo.

* * *

En la radio okazas la konata ludo je duobligo aŭ ĉionperdo. La demandato gajnas por ĉiu bona respondo certan monsumon. Post ĉiu demando li rajtas retiriĝi de la ludo. Se li ludas plu, li aŭ gajnas la duoblon respondante ĝuste, aŭ perdas ĉion respondante malĝuste.

Pastro, kiu volis gajni monon, por ripari sian preĝejon, anoncis sin al la ludo, kaj ĝis nun sukcese respondis ĉiujn demandojn. La ludestro diras al li:

— Pastra moŝto, ĝis nun vi gajnis 20 mil stelojn. Ĉu vi volas ludi plu?

La pastro longe hezitas kaj fine decidiĝas:

— Jes.

— Jen la sekva demando: «Kion diris sankta Jozefo, kiam eksciis, ke Maria estas graveda?»

La pastro cerbumas, ŝvitas, angoras. Li koleras kontraŭ si mem, ke li daŭrigis la ludon, kaj fine murmuras:

— Kial mi idioto antaŭe ne retiriĝis?

— Jes, pastra moŝto, jes! La respondo estas ĝusta. Vi gajnis 40 mil stelojn!

En juneco logas, en maljuneco tedas

60-jarulo surprizas junulon, kiu eliras el lia dormoĉambro, butonumante sian pantalonfendon. Sur la litrando sidas la samaĝa edzino kun embarasita mieno.

La 60-jarulo diras al la junulo per riproĉa voĉo:

— Mi ne komprenas, ke tion faris vi, kiu ne estas devigita.

Unu vidvino

Juna vidvino ne plu povas elteni sian truditan ĉastecon. Ĝis nun ŝi rezistis al la invitoj de sia najbaro, kiu bonvolus ŝin konsoli. Sed hodiaŭ vespere ŝi sentas sin tiom sola, tiom malforta, kaj plie baldaŭ fulmotondros…

Kiam ŝi frapas la pordon de la najbaro, tiu tuj komprenas, ke la frukto estas matura. Post kelkaj minutoj la vidvino estas en liaj brakoj, kaj ŝi ne protestas, kiam li komencas senvestigi ŝin. Vidante lian nudan korpon, ŝi rememoras pri la mortinta edzo, kaj genuiĝante antaŭ la glora viraĵo de la najbaro, ŝi prenas ĝin per ambaŭ manoj, proksimigas ĝin al sia vango kaj plorĝemas:

— Ho! Kial vi forlasis min tiom frue? Nun mi estas sola en la vivo. Ĉiunokte mi pensas pri la ĝuoj, kiujn vi donis al mi. Mi memoras niajn frenezajn amorludojn…

La vidvino plorsingultas kaj lamentas plu:

— Mi estas tiom juna, kaj vi estas en alia mondo…

Tiam la najbaro ekkrias malpacience:

— Ha! ne. Ĉu vi venis por fiki aŭ por telefoni?

Espero katolika

Du kanonikoj babilas:

— Ĉu vi kredas, ke ni spertos antaŭ nia morto la edziĝorajton de la katolikaj pastroj?

— Se ne ni mem, do almenaŭ niaj infanoj.

Por ĉiu faro estas horo

Sur placo de Bervalo savarmeanoj provas konverti gapulojn. Linda junulino, vestita per uniformo, predikas:

— Gefratoj, kiu konas la estonton? Hodiaŭ mi estas en la brakoj de mia edzo, morgaŭ mi eble estos en la brakoj de la Sinjoro.

Ŝercemulo demandas:

— Ĉu vi estos libera postmorgaŭ?

Le phénomène congrès

Okazas en Bervalo Esperanta junulara kongreso.

F-ino Kruko revenis je la dua matene de la interkona vespero. Dum la matenmanĝo ŝia patro demandas, ĉu la kunveno estis interesa.

— Ne, paĉjo, ĝi estis enuiga.

— Kial do vi revenis tiom malfrue?

— Tial ke mi dum longa tempo ne sukcesis retrovi mian kalsoneton.

Remaĉi — jen plej simple kaj facile

Du amikinoj deziras gajni monon per siaj logaĵoj. Ili turnas sin al luksa bordelo kaj petas la estrinon dungi ilin por kelkaj horoj ĉiun posttagmezon. La parigistino rimarkigas:

— Fraŭlinoj, tio ne estas tiom facila, kiom vi pensas. Mi direktas modelan firmaon, kaj li klientoj plendus, se mi proponus al ili senspertajn amatorinojn. Ĉiuj deĵorantinoj en tiu domo devis komence fari tre severan ekzamenon. Ili nun konas perfekte la teorion kaj la praktikon de ĉiaj voluptoj.

— Ankaŭ ni estas pretaj prepari tiun ekzamenon.

— Bone, jen lernolibroj. Lernu ilin parkere.

Ambaŭ amikinoj diligente laboras, studas tage kaj nokte, faras praktikajn ekzercojn. Iam kandidatino, ne vidante sian kunulinon, maltrankvile demandas la bordelestrinon:

— Ĉu vi scias, kie estas mia amikino?

— Ha! la kompatindulino hieraŭ sufokiĝis ĉe la buŝa ekzameno.

* * *

Baniko fanfaronas:

— En mia vivo mi jam faris multajn kokritojn.

S-ino Baniko modeste diras:

— Sed mi faris nur unu.

El la Biblio

Sinjoro paroĥestro, diras pedelo, post kiam mi pasigis la hieraŭan vesperon kun amikoj, mi konstatis, ke iu ŝtelis mian oran poŝhorloĝon.

Post pripenso la pastro konsilas:

— Invitu viajn amikojn kaj legu al ili la 20an ĉapitron de la Eliro. Kiam vi citos la okan ordonon de Dio: «Ne ŝtelu», certe akuzos sin vole nevole la ŝtelinto.

Post du tagoj la pedelo ĝoje diras al la paroĥestro:

— Fine mi retrovis mian horloĝon.

— Do, ĉu vi vidas, kiel efikas la legado de la Biblio?

— Jes, kiam mi venis al la sepa ordono: «Ne adultu», mi subite rememoris, ke mi forgesis mian horloĝon sur la noktotablo de la sakristianino.

Sen ...aco ne futuro

Instruisto demandas la infanojn, kion ili plej ŝatas. Iuj respondas: vojaĝojn, aliaj: libertempon, k.t.p. La juna Kruko respondas:

— Mi plej ŝatas nudan virinon.

La instruisto punas lin kaj ordonas ripeti la maldecan respondon al sia patro.

Sekvatage la instruisto demandas la junan Krukidon:

— Nu, kion diris via patro?

— Li diris, ke nia instruisto estas verŝajne invertito.

Inicado matematika

Kruko rakontas al Baniko, ke hieraŭ li ekzamenis tri junulinojn, kiuj kandidatis al posteno de sekretariino en lia oficejo.

— Mi demandis ĉiun el ili, kiom estas 1 plus 1. La unua diris: 2. La dua: 11. La tria hezitis: eble 2, eble 11.

— Kaj kiun vi elektis kiel sekretariinon?

— Tiun, kiu havas la plej belajn krurojn.

Muzika terminaro

Malgranda teatra trupo turneas, ludante ĉiutage la saman opereton en alia urbo. Post la unua vesperprezento ĉarma junulo frapas la pordon de la aktorino, kiu ludas la rolon de la markizino.

— Fraŭlino, mi estas la saksofonisto de la orkestro, kiu havis la honoron akompani vian belegan voĉon hodiaŭ vespere. Mi alportis al vi pralinojn. Ĉu mi rajtas inviti vin al manĝo?

Ili pasigas agrablan vesperon, babilas, drinkas, kaj, ĉar la aktorino estas cedema, ambaŭ baldaŭ ĝuas en hotelĉambro frenezigan nokton.

La sekvan tagon, post la spektaklo en najbara urbo, juna muzikisto frapas la pordon de la kantistino:

— Fraŭlino, mi estas la saksofonisto de la orkestro. Mi estis fiera povi akompani vin, kaj mi alportis al vi pralinojn.

La aktorino, surprizite, tamen akceptas la pralinojn, la inviton al vespermanĝo kaj al la lito de la saksofonisto.

Tio daŭras tri semajnojn. En ĉiu urbo la sama scenaro.

Post la lasta prezento de la turneo junulo frapas la pordon de la loĝio.

— Eniru.

— Bonan vesperon, fraŭlino.

— Bonan vesperon. Vi verŝajne estas la saksofonisto de la orkestro.

— Jes, fraŭlino.

— Kaj vi certe portas al mi pralinojn.

— He, fraŭlino, jes pralinojn.

— Kaj kial vi volas donaci al mi pralinojn?

— Nu, fraŭlino, la reĝisoro de via trupo disdonis al ni la partiturojn. Kaj sur tiu saksofona iu skribis krajone: «Se vi volas pasigi agrablegan nokton kun la markizino, donacu al ŝi pralinojn. Ŝi fikas diine».

— Sinjoro instruisto, nun mi komprenas, kio estas ĉapelita lit-ero!

La interrompita kanto

Nigre vestita viro eniras bordelon. Li diras al la estrino:

— Hieraŭ kliento, kiu intencis viziti vian institucion, subite mortis sur la sojlo.

— Jes. Malgaja afero.

— Kun kiu pensionulino li havis kutime rilatojn?

— Kun Arleta.

— Bonvolu konduki min al la ĉambro de Arleta. Mi estas lia notario, kaj mi devas plenumi lian lastan volon.

Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda

Lastmomente grafino Mambolino rimarkas, ke 13 personoj ĉeestos ŝian vesperan kunvenon. Ĉar ŝi estas superstiĉa, ŝi petas sian junan servistinon Rista surmeti belan robon kaj ludi la rolon de gastino. Oni vespermanĝas, dancas, amuzas sin ĝis malfrua horo.

Sekvatage la grafino demandas la servistinon:

— Rista, ĉu oni hieraŭ vespere traktis vin kiel sinjorinon?

La naiva junulino ruĝiĝas, mallevas la okulojn kaj respondas:

— Jes, dufoje en la biblioteko, kaj unufoje en la vintroĝardeno.

...tial mi prenis broson kaj purigis la veston

S-ino Kruko estas tre ĵaluza. Ĉiun vesperon ŝi kontrolas la jakon de la edzo. Ĉe la kolumo ŝi ĉiufoje malkovras fremdajn harojn, kaj ŝi priblekas la malfidelulon.

Por kvietigi ŝin, Kruko aĉetas broson, kaj fiere revenas hejmen kun virga jako. Lia edzino longe esploras la kolumon, la ŝultrojn, la dorson, kaj fine ekploras:

— Via fieco atingis sian kulminon. Ĝis nun vi trompadis min kun blondaj, brunaj kaj ruĝaj virinaĉoj. Hodiaŭ vi trompis min kun kalvulino!

Kie estas mielo...

Blovas varmega mediteranea vento. Kun siaj amikoj Baniko ludas kartojn kaj drinkas en ombra ĉambro. Kruko subite ekstaras, por iri al necesejo. Li devas trapasi la dormoĉambron, en kiu s-ino Baniko siestas tute nuda. Post kvin minutoj li revenas kaj diras:

— Baniko, vi ĉiam asertis, ke via edzino estas vera blondulino.

— Jes, estas vere.

— Ne, mi ĵus konstatis, ke ŝi estas malsupre tute nigra.

— Vi nur volas ŝerci, Kruko.

— Ne.

— Ni kontrolu, — ekkrias la kartludantoj.

Piedpinte ĉiuj eniras la dormoĉambron kaj konstatas, ke Kruko diris la veron. Tiam Baniko proksimiĝas al sia dormanta edzino kaj, kunfrapante la manojn, krietas:

— Huŝ! huŝ! forflugu, fiaj muŝoj!

Kiu pli frue venas, pli frue muelas

Baniko: — Mi estas feliĉa, de kiam mi vizitas la vesperkursojn de la popoluniversitato. Mi scias nun pli ol vi. Ĉu vi ekzemple konas Marjorie Boulton?

Kruko: — Ne.

Baniko: — Ŝi estas fama poetino. Ĉu vi eble jam aŭdis pri generalo Sébert?

Kruko: — Ne.

Baniko: — Li estas mecenato de la internacia lingvo. Ĉu vi konas Lanti?

Kruko: — Mi konas nek Marjorie Sébert, nek generalon Lanti, nek vian Boulton. Sed ĉu vi mem konas Karlon Vostul?

Baniko: — Ne.

Kruko: — Nu, tio estas la junulo, kiu ĉiuvespere vizitas vian edzinon, dum vi vizitas la vesperkursojn.

Veterano?

Tri maljunuloj sidas sur benko de la bervala parko kaj priparolas siajn zorgojn:

— Al mi, — balbutas la unua, 72-jara. — malbone funkcias la okuloj.

La dua, 81-jara, bedaŭras, ke liaj kruroj jam ne estas tiom elastaj, kiom antaŭ la unua mondmilito.

— Ha! — ĝemas la tria, 93-jara. — mi ne povas plendi pri mia korpo, sed ĉiutage malfortiĝas mia memoro. Hodiaŭ matene, kiam Olga, mia juna servistino, trairis la ĉambron, mi diris al ŝi: «Tuj senvestiĝu, por ke ni amoru». Kaj ŝi respondis: «Sinjoro, ni ambaŭ ja ĵus ellitiĝis».

* * *

La tombofosisto de Bervalo ne perlaboras multe da mono. Por vesti sin kaj sian familion, li prenas la malnovajn rubandojn, kiuj iam ornamis funebrajn bukedojn kaj kronojn. Lia edzino kunkudras ilin kun ĉifonoj. Kaj ĉiudimanĉe la loĝantaro de Bervalo povas legi sur la brusto de la patrino: «Al miaj karaj malaperintoj», sur la pantalonfendo de la patro: «Ripozu en paco», sur la postaĵo de la juna filo: «Tiom malgranda kaj jam forrabita» kaj sur la ventro de la filino: «Kun profunda danko de la bervala fajrosoldataro».

Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, Kial tia senmoveco?

Viro estas nekredeble mallaborema. Dum li ripozas en kuŝoseĝo, preterpasas amiko, kiu provas konvinki lin pri la boneco de diligenta vivo:

— Mi ja komprenas, ke vi mem ne ŝatas havi metion. Sed vi povus almenaŭ fondi familion. Viaj infanoj tiam perlaborus ankaŭ viajn vivrimedojn. Ĉu tio estas tiom malfacila?

— Ne, — diras la pigrulo post oscedo. — Ĉu vi scias, kie mi povus trovi gravedan virinon?

Marĉandado aĉeti ne devigas

Kruko atendas sian edzinon antaŭ magazeno, en kiu ŝi aĉetas diversajn aĵojn. Sur la trotuaro proksimiĝas prostituitino, kiu proponas al li horon da plezuro. Ŝerce Kruko marĉandas:

— Kiom tio kostas?

— Du mil stelojn.

— Mi povas doni nur tricent.

La ĉiesulino sakras pri lia avareco kaj foriras. Post kvin minutoj ĉe la brako de sia edzino Kruko pasas preter la voluptovendistino. Ŝi laŭte rikanas:

— Nu, ĉu vi vidas, kion vi trovis por tricent steloj?

Verdaj Donkiĥotoj

De drogisto juna sinjorino petas klorofilan sapon. La vendisto bedaŭras:

— Nun ni ne havas klorofilan sapon, sinjorino.

— Tio ege ĝenas min, ĉar mi nepre bezonas ĝin por mia intima higieno.

— Morgaŭ ni ricevos denove tiun specon.

— Morgaŭ mi ne povos veni, sed mi sendos mian amikon. Lin vi facile rekonos: li estas granda, nigrahara viro kun verdaj lipharoj.

Belartaj konkursoj

En klaso de la edukejo Nia Sinjorino de Bervalo la lernantinoj devas skribi disertaĵon, kiu traktu samtempe jenajn kvar temojn: religio, sociaj klasoj, amo kaj mistero.

La instruistino miras, kiam la juna Marina sciigas post du minutoj, ke ŝi jam finskribis sian taskon. Jen la disertaĵo: «Dio mia, — diris la baronino. — Mi estas graveda, sed mi ne scias, de kiu».

Ŝipisto la bela

De du monatoj vivas sur insuleto ŝiprompiĝuloj, ses virinoj kaj unu viro. Ili organizis, ke la viro prizorgas ĉiunokte po unu virino laŭvice. Dimanĉo estas lia ripoztago.

Iam la ŝiprompiĝuloj ekvidas junan viron, proksimiĝantan al la insulo en boateto. La konsolanto de la virinoj jam ĝojas, ke alia viro dividos kun li la amortaskon, sed li baldaŭ rimarkas, ke la novveninto havas akutan voĉon kaj virineskajn manierojn. Pederasto!

— Fek! — protestas la kompatindulo. — ankaŭ miaj dimanĉoj estas fuŝotaj!

* * *

— Sinjoro doktoro, ĉu post la apendicita operacio la cikatro estos videbla?

— Tio dependas de vi, sinjorino.

Libro de amo

En angulo de salono sinjoro rigardas albumon kun multaj desegnaĵoj kaj fotoj de belaj, apenaŭ vestitaj, amorvekaj virinoj. Lia velka edzino, kroĉetante en alia angulo, rimarkigas per akra voĉo:

— Se vi legus ne tiom multe, vi povus iom pli ofte pensi pri mi.

Li malgaje suspiras, levante la okulojn al ŝi:

— Vi eraras, karulino. Pri vi mi ĵus pensis, rigardante la libron.

Aktualaj problemoj

Kosmonaŭto rakontas, kion li vidis sur malproksima, ĝis nun ne esplorita planedo:

— La homoj iel similas nin. Sed la virinoj havas la mamojn surdorse.

— Ja maloportunas por mamnutri.

— Eble, sed tre oportunas por danci.

Vi kien flugas, papilio?

La granda filo de Kruko estos baldaŭ 18-jara. S-ino Kruko demandas sian edzon:

— Ĉu vi opinias, ke venis tempo klarigi al Viĉjo la sekretojn de la homa vivo, kiel naskiĝas la infanoj, k.t.p.?

— Tio estas delikata afero. Mi ne scias, ĉu mi estus kapabla priparoli kun li tian tiklan temon.

— Estu atenta, ne menciu krude la homajn seksrilatojn. Prefere elvoku papiliojn, kiuj en printempo duope flirtas.

Kruko malvolonte akceptas kaj iras en la ĉambron de la granda filo.

— Viĉjo, ĉu vi memoras? Antaŭ du jaroj vi estis kun mi en Parizo.

— Jes, paĉjo.

— Ni estis kune en Montmartro, en noktoklubo kun senvestiĝaj dancoj.

— Jes, paĉjo.

— Je la dua matene venis du virinoj al nia tablo, kiuj trinkis ĉampanon kun ni.

— Jes, paĉjo.

— Poste ni iris kun la virinoj en apudan hotelon. Ĉu vi memoras, kion ni faris kun ili en la ĉambro?

— Jes, paĉjo.

Kruko eligas malpezigan elspiron:

— Nu, Viĉjo, kion ni faris, tion faras ankaŭ la papilioj, kiuj duope flirtas en printempo.

Tra densa mallumo

Baniko: — Hieraŭ vespere okazis al mi malagrablaĵo. Revenante hejmen, en la mallumo mi kredis, ke la servistino malfermis al mi la pordon, do mi kisis kaj fingrumis ŝin. Sed ĝi estis mia edzino.

Kruko: — Nu, la afero ne estas grava.

Baniko: — Sed estas, ĉar mia edzino flustris: «Atentu, karulo, mia edzo baldaŭ revenos».

La vidvineto

Kruko ĉeestis la enterigon de juna konato. Poste li troviĝas sola kun la vidvino.

— Ha, sinjorino, la momento eble ne taŭgas por tiaj deklaroj, sed mi konfesu, ke mi ege amas vin.

Surprizite, la bela vidvino balbutas:

— Vi almenaŭ povus atendi, ĝis mi ne plu surhavos tiun funebran robon.

— Kompreneble, karulino. Mi povas atendi kvin minutojn.

Naturista vivo

Kruko: — Mi estis hieraŭ invitita de nudistoj. Ĉiuj estis nudaj, eĉ la lakeo, kiu malfermis al mi la pordon.

Baniko: — Kiel oni povas distingi, ĉu iu estas lakeo, se li ne surhavas livreon?

Kruko: — Ĉu vi kredas, ke se li estus servistino, mi ne rimarkus tion?

* * *

Juna naivulino devas unuafoje plenskribi hotelslipon. Ĉe la rubriko «sekso» ŝi skribas: blonda, kaj ĉe la rubriko «edzeca stato» ŝi deklaras: du fojojn semajne.

Memorlibro

Du frivolaj junulinoj parolas pri siaj amaventuroj. Unu demandas:

— Kial vi ne skribas taglibron?

— Ba! Pri la tago mi havas malmulte por raporti.

Nek eniro, nek eliro

Maljuna fraŭlino donacas al Ruĝa Kruco viran piĵamon, kiun ŝi mem kudris. Oficistino rimarkigas al ŝi, ke ŝi tute forgesis la pantalonfendon. Post momento da pripenso la maljuna fraŭlino proponas:

— Vi eble povus doni ĝin al fraŭlo.

Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela

Ĉiumerkrede okazas sur la placo de Bervalo bazaro, en kiu la kamparaninoj de la regiono vendas siajn produktojn. Ili profitas la okazon ankaŭ por aĉeti en la urbo kion ili bezonas. La apoteko estas plenplena. Eniras iama idisto, kiu ankoraŭ malbone regas la lingvon (Li intermiksas la Fundamentan Krestomation kaj la Sekretajn Sonetojn).

— Sinjoro apotekisto, — li diras laŭte.- doloras min la kaco.

La virinoj ridklukas, kaj kelkaj krias: «Fi! hontu!».

La apotekisto, konfuzite, tiras la eksidiston en angulon, vendas al li drastan pomadon kaj flustras al li:

— Kiam vi revenos, ne parolu tiel, sed diru al mi ekzemple: «Doloras min la brako». Mi tuj komprenos.

En la sekva merkredo la apoteko denove estas plenplena. Kiam la apotekisto vidas la fremdulon eniri, li timas, ke tiu forgesis liajn konsilojn, kaj li tuj laŭte demandas super la kapoj de la klientinoj:

— Nu, ĉu via brako resaniĝis?

— Ha! sinjoro apotekisto, mia brako estas nun sana, sed tute difektiĝis miajn ĉurovoj.

Vin mem mi deziras, aminda!

Apud Kruko sidas bela sinjorino, kies logan dekoltaĵon ornamas koliero, de kiu pendas aeroplaneto ĉizita el rubeno. Rimarkante lian admiran rigardon, ŝi demandas:

— Ĉu plaĉas al vi mia aeroplano?

— Jes, sed eĉ pli la aerodromo.

Koresponda servo

Dezirante konatiĝi kun junulo, f-ino Kruko aperigas ĉifritan anonceton en Heroldo de Bervalo. S-ino Kruko diras al ŝi, ridante:

— Dum du tagoj vi ricevis vere multajn leterojn.

— Jes, eĉ unu de paĉjo.

Belan horon festu ni!

La direktoro de malgranda bervala sapfarejo aspektas ege malgaja. Amiko demandas lin:

— Kio okazis al vi?

— Ha! al mi okazis malagrablaĵo. Hieraŭ mia bela sekretariino, kiun mi jam de longe amindumas sensukcese, diris al mi: «Hodiaŭ estas via naskiĝotago, sinjoro direktoro. Ĉu vi ne akceptus veni en mian loĝejon? Mi intencas fari al vi surprizon». Kompreneble mi jesis kaj venis vespere al la rendevuo. Mia sekretariino prenis miajn florojn kaj diris: «Sidiĝu por momento en mia saloneto kaj trinku glason da brando. Mi nun iras en mian ĉambron, kaj nur kiam mi vokos vin, vi rajtos eniri». Mi atendis malpacience, kaj, kiam ŝi vokis min, mi kuregis en ŝian ĉambron. Tie kunvenis la 18 geoficistoj de mia fabriko, kiuj ĥore ekkantis: «Feliĉan naskiĝtagon al vi».

— Mi trovas tiun ideon ja vere ĉarma.

— Eble vi, sed ne mi, kiu staris antaŭ ili jam tute nuda.

Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas

Usonano, ruso kaj franco komparas sian respektivan riskemon. La usonano rakontas:

— Ĉe ni, kiam grupo da amikoj kunvenas, oni ludas jene: unu, lotuminte, devas elekti unu el dek aŭtoj kaj veturi 120 mejlojn pohore. De unu el la aŭtoj oni antaŭe malŝraŭbis la radojn.

— Ĉe ni, — diras la ruso. — tiu, kiun falis la loto, devas elekti unu el dek revolveroj, meti ĝin al la tempio kaj premi la ĉanon. Kompreneble unu revolvero estas ŝarĝita.

— Ĉe ni, — diras la franco. — kiam amikoj kunvenas, ili aranĝas bankedon, dum kiu ili sidas tute nudaj. Por deserto oni enirigas virinojn, kiuj enŝoviĝas sub la tablon kaj ekokupas sian buŝon pri agrabla frandado.

La usonano kaj ruso primokas la francon, dirante, ke en tiu ago estas neniom da risko.

— Estas terura risko, — respondas la franco. — Unu el la frandemulinoj estas kanibalino.

Загрузка...